Akvomarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Akvomarko aŭ filigrano, Libro Concejo 1698-1772, Concejo de Navamorales, Salamanca.

La akvomarko (aŭ filigrano) estas travidebla desegno, marko en la papero de oficialaj dokumentoj, monbiletoj, poŝtmarkoj kaj valorpaperoj, kio estas grava rimedo kontraŭ falsigo, kopiado. Se oni metas la paperon antaŭ lumon, oni povas vidi nudokule la akvomarkon, kiu alie ne ĝenas la presadon, skribadon. Hodiaŭ oni vastigis ties sencon kaj akvomarko aludas ankaŭ je markigo de la elektronikaj fotoj.

Sur skribpaperoj[redakti | redakti fonton]

Oni uzas tiujn akvomarkojn jam ekde la 13-a jarcento. Oni presas la figurojn en la kaĉ-stata papermiksaĵo, sur loko de la marko, la papero iomete maldikiĝas. La akvomarko estas originale majstromarko, en kelkaj ŝtatoj ties uzo estis eĉ deviga.

Sur banknotoj, validpaperoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tradicia protekta rimedo sur ili, hodiaŭ oni uzas la akvomarkon plej ofte en kombinaĵo kun aliaj protektiloj (ekz. metalfadeno, hologramo).

Sur poŝtmarkoj[redakti | redakti fonton]

La akvomarko aperis jam sur la unua poŝtmarko (Black Penny, 1840). La hungaraj poŝtmarkoj uzis akvomarkon inter 1881 kaj 1962.

Kiel tolaĵo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín filigrano estas kaj paperaĵo kaj tolaĵo nome Tre delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj; juvelo el simila teksaĵo. Travidebla desegno, marko, en papero.[1] Kaj li indikas etimologion el latina filum + granum (fadeno + grajno),[2] kaj li aldonas terminon filigrani, por formi filigranon; prilabori delikate ion.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.