Rudolf Burmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rudolf Burmeister
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1930 (1930-05-19)
Morto 15-an de januaro 2019 (2019-01-15) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistofilatelisto
vdr

Rudolf Burmeister (la 19-an de majo 1930 - Chemnitz, la 15-an de januaro 2019) estis germana esperantisto. Li eklernis la lingvon en la urbo Kiel en 1947. Aktiva tra la jardekoj en la orientgermana E-movado, li ankaŭ ekspoziciis sian filatelan kolekton pri Esperanto en Orienta Eŭropo. Ekde 1977 li transprenis la redaktadon de "La Verda Lupeo", la internacia fakbulteno de ELF/AREK. Li plenumis tiun redaktoran taskon ĝis la vivofino laŭlonge de 41 jaroj, por 3-4 numeroj jare, de la numero 33 ĝis la numero 179 (decembro 2018) de tiu bulteno.