Kolektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tutmonda Asocio Kolektanta)
text
Albumo uzita por kolektado de poŝtmarkoj
Kuriozaĵkabineto nome kolekto de kuriozaĵoj de privatulo, Frans la 2-a Francken, 1625, Kunsthistorisches Museum, Vieno, Aŭstrio
Citaĵo
 Kolektado. La kolekta instinkto kunnaskiĝas kun kelkaj homoj. Oni kolektas la plej diversajn aĵojn. El kulturhistoria vidpunkto estas grava la kolektado de bildoj, libroj, gazetoj, presaĵoj, landkartoj, statuoj, bestoj, floroj, armiloj, roboj, monoj, porcelanoj, komunikiloj, ktp. Sed estas kolektataj ankaŭ la plej diversaj objektoj, kies kolektado unuavide ŝajnas sensenca, kiel bastonoj, tabakujoj pantofloj, perukoj, ŝlosiloj, amuletoj, glumarkoj, poŝtkartoj poŝtmarkoj, tramvojbiletoj, alumetskatoloj, ktp., sed ili per la kolektado akiras gravecon. La kolektantoj sentas plej forte la necesecon de LI, ĉar por la kolektado oni bezonas tutmondajn interrilatojn. Inter la E-istoj estis ĉiam multaj kolektantoj. Ekzistis jam diversaj efemeraj E kolektantaj societoj, kluboj kaj gazetoj, ankaŭ UEA havis antaŭ la mondmilito kolektan fakon, sed ĉiuj tiuj ĉesis. En jan. 1932 fondiĝis „Tutmonda Asocio Kolektanta“ (TAK),[1] kiu jam havas 140 anojn en 14 landoj, ankaŭ propran gazeton Tutmonda Kolektanto, eldonatan en Jablonné n. Orl. (Ĉeĥosl.) Prez. estas d-ro Jozefo Takács, Nagymaros, (Hung.), vicprez. F. Schreibenreiter, Wien, VII. Hermanng. 31/26. Kasisto F. V. Mizera, Jablonné n. O. 
— J. TAKÁCS, Enciklopedio de Esperanto

Kolektado de objektoj estas unu el la ĉefaj ŝatokupoj. Kelkaj kolektantoj koncentriĝas al specialaj temoj, kiel ekzemple francaj poŝtmarkoj el la 19-a jarcento aŭ bildkartoj pri sudeŭropaj lumturoj. Aliaj kolektas ĝenerale kaj amplekse, ekz. poŝtmarkojn el ĉiuj landoj kaj pri ĉiuj temoj. Kolektaĵoj kutime estas bone ordigitaj kaj registritaj.

Kolektero (aŭ kolektaĵo) estas ajna objekto konsiderata havanta valoron aŭ intereson por kolektanto[2] (ne necese mone valora aŭ antikva).[3] Estas nombraj tipoj de kolekteroj kaj terminoj por aludi al tiuj tipoj. Antikvaĵo estas kolektaĵo kiu estas antikva, kaj plej verŝajne granda parto de ties valoro ŝuldas al tio. Kuriozaĵo estas malgranda, kutime fascina aŭ malkutima aĵo serĉegite fare de kolektantoj.[4] Fabrikita kolektaĵo estas aĵo farita specife por personoj kiuj kolektas ilin.[5]

Objektoj de kolektado (kolektaĵoj) estas ekzemple:

Nomo de kolektado Objektoj de kolektado
Bildkarto-kolektado Bildkartoj kaj Poŝkartoj
Filatelo [6] poŝtmarkoj
Librokolektado Libroj
Numismatiko Moneroj, Porokazaj moneroj kaj Medaloj
Komikso-kolektado Bildliteraturo - Bildstrioj - Komiksoj
Glumarkkolektado Glumarkoj (estas multaj pri Esperanto-kongresoj)
Sukero-kolektado Kubsukeroj kaj saketoj de sukero
Ŝlosilingo-kolektado pri ŝlosilingoj
Esperantaĵo-kolektado Esperantaĵoj (poŝtmarkoj,bildkartoj,glumarkoj,moneroj,telefonkartoj,revuoj,poŝtstampoj,ktp...
Heraldiko Blazonoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nun la Asocio nomiĝas ELF-AREK https://kolektado.esperanto.cc/
  2. "Collectable". TheFreeDictionary.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
  3. "Definitions for collectable" Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Synonym.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
  4. "Curio". TheFreeDictionary.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
  5. Danziger, Pamela (1a de Julio, 2004). Why people buy things they don't need: understanding and predicting consumer behavior. Kaplan Publishing.
  6. laŭ Filatela Terminaro 1945 kaj PIV