Videoluda kolektado
Videoluda kolektado estas ŝatokupo, eĉ pasio por iuj, kiu konsistas el la kolektado kaj konservado de videoludoj, videoludiloj, kaj diversaj objektoj (kiel figuroj, ktp.) rilataj al videoludado[1].
Ĝeneralaj informoj
[redakti | redakti fonton]Videoludiloj aŭ videoludoj estas konsidereblaj kiel kolektindaj objektoj, precipe plurajn jarojn post la fino de sia komercigo, pro sia unikeco kaj/aŭ kultura signifo. Plejmultaj kolektantoj limigas sian serĉadon al ludoj kun specifaj karakterizaĵoj. Ili povas serĉi ludojn de certa videoludilo, ĝenro, aŭ kun certa rolulo.
La valoro de videoludo dependas de la kvanto produktita, la kvalito de la ludo, ĝia kultura efiko, kaj la nuna stato de la ludo. Kompletaj videoludoj kun originala pakumo (foje nomataj blister[2]) estas konsiderataj pli valoraj.
Kelkaj ludantoj malŝatas la kolektadon de ludoj sen la intenco ludi ilin, ĉar tio povus malebligi al aliaj la ŝancon ludi[1]. La kreskanta intereso pri retroludado kaj kolektado ankaŭ rezultigis spekuladon pri la prezoj de iuj ludoj aŭ kromproduktoj, precipe se ili estas en sia originala pakumo aŭ en specialaj, Collector-eldonoj[2].
La apero de cifereca enhavo alportis kelkajn ŝanĝojn al la rilato inter kolektanto kaj ludoj. Nun eblas krei kolekton de ludoj sen fizikaj subtenoj : la aliro al iuj malnovaj ludoj ne plu estas limigita al ties fizika versio. Cetere la videoludoj kun fizikaj skatoloj ofte ne plu inkluzivas manlibrojn, kaj kolektadaj eldonoj ofte anstataŭigas enhavon kiel muzikon aŭ artlibron per cifereca versio, kio povas redukti la intereson por kolektantoj. La ciferecigo tamen ne signifas la finon de fizikaj subtenoj, ĉar ludantoj tre aprezas ilin kaj ĝuas montri siajn ludojn sur bretaroj[3],[4],[5],[6].
Fakaj magazinoj, kiel ekzemple Pix'n Love, GamesTM aŭ Retro Gamer, prezentas rubrikojn kiuj elstarigas kolektantojn. Oni ankaŭ povas trovi konsilojn kaj indikojn pri la rareco kaj valoro de ludoj. La Guinness-libro de rekordoj havas sekcion pri la plej granda kolekto de videoludoj en la mondo[7].
Ekzistas aplikoj kaj retejoj kiuj ebligas administri kolekton de ludoj, ĉu fizikaj aŭ ciferecaj[8].
Raraj ludoj
[redakti | redakti fonton]Dum ĉiuj videoludoj estas kolekteblaj, iuj estas konataj pro sia malofteco, kio donas al ili precipe grandan valoron. La prezoj povas varii laŭ pluraj kriterioj. Jen ekzemploj de tre raraj videoludoj:
- Panzer Dragoon Saga por Sega Saturn, ekde 100 $ por malnova disko ĝis 1 000 $ ĉe eBay por preskaŭ nova disko. Nur 1000 ekzempleroj estis menditaj en Eŭropo[9].
- Stadium Events ĉe NES, unu ekzemplero vendiĝis por 35 100 $ sur eBay en 2015[10].
- Goldeneye 007 ĉe Nintendo 64, unu ekzemplero vendiĝis por 9 800 € ĉe la aŭkciejo Drouot en 2013[11],[2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 « Retro Collector », Retro Gamer, no 13, februaro 2005, p. 55-58..
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Goldeneye 007 à 12.000 euros : qui dit mieux ? (8 junio 2013). .
- ↑ La dématérialisation du jeu vidéo - Quels enjeux pour cette industrie ? Partie 2 : avantages et inconvénients (13 majo 2016). .
- ↑ Le mythe d'un jeu vidéo tout dématérialisé s'effrite (25 decembro 2017). .
- ↑ Comment sont créées les éditions collector de nos jeux vidéo ? (19-01-2020). .
- ↑ Des éditions collectors complètement folles (et chères) (18-11-2019). .
- ↑ Cet homme possède la plus grosse collection de jeux vidéo au monde, certifié par le Guinness Book des Records. Arkivita el la originalo je 2021-04-11. Alirita 2024-08-22. .
- ↑ « How to... Manage your game collection », Retro Gamer, no 195, juin 2009, p. 106, 107..
- ↑ The Ruinous Road of Gaming's Missing Masterpiece (29 januaro 2018).
- ↑ Super-Rare NES Game Sold for $35,100 (16 januaro 2015).
- ↑ Jeux vidéo : l’inoubliable « GoldenEye 007 » fête ses 20 ans (25 aŭgusto 2017).