Manlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana manlibro de 1874 por mekaniko, muelilkonstruistoj, inĝenieroj, teknikistoj, komercistoj kaj teknikaj lernejoj.

Manlibro estas tipo de referenclibro, aŭ alia kolekto de instrukcioj, kiuj intencas havigi al uzanto tujan referencon. Manlibro estas traktaĵo pri speciala temo. Nuntempe temas plej ofte pri simpla sed ĉienhava traktaĵo, kiu enhavas resuman informon kaj estas sufiĉe malgranda por esti tenita en la mano.

Manlibro estas foje referencata kiel vademekumo (el la latina esprimo vade mecum, "iru kun mi") aŭ poŝreferenco ĉar oni intencas esti facile portata. Alia simila termino (tiu de greka deveno) estas "enkiridion" aŭ "enĥiridion".

Manlibroj povas temi pri ajna fako, kaj estas ĝenerale kompendioj de informo je partikulara kampo aŭ pri partikulara tekniko. Ili estas desegnitaj por esti facile konsultata kaj havigas rapidajn respondojn en difinita areo. Tiele ili distingas ekzemple el enciklopedioj, kiuj ofte havigas pli ampleksan informon aŭ en pli larĝa gamo de areoj.

"Manlibro" estas foje termino aplikita al dokumentoj kiuj estas produktataj ene de organizo kaj kiuj ne estas desegnitaj por publikado — kiaj kompaniaj manlibroj ekzemple. La nomo "manlibro" povas foje esti aplikita al referencverkoj kiuj ne estas poŝgrandaj, sed havigas tujan referencon, kiel ĉe kczoj de kelkaj manlinroj pri inĝenierado kiaj la Perry's Chemical Engineers' Handbook, la Marks Standard Handbook for Mechanical Engineers, aŭ la CRC Handbook of Chemistry and Physics. Manlibroj estas tre amplekse uzataj en sciencoj kaj en medicino kiel rapidaj referenciloj por variaj tipoj de informoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]