BA34

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BA34 estas la tridek-kvara numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en februaro 2019.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Nekrologoj[redakti | redakti fonton]

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mamija Midori: Korespondado. En natura etoso, filozofeca dialogo inter du viroj unue pri arbo kaj poste en komunikejo (signalejo) pri la telegrama korespondado de unu el ili kun nekonato.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Lecionoj por viro. Sep portretoj de personoj kiuj estis gravaj por la infanaĝo kaj edukado de la verkisto, noma amikoj kaj konatuloj, amantino kaj gepatroj, kiuj instruis al li respektive pri koruptemo, amikeco, libereco, egaleco kaj frateco, medicino (fakte amo kaj amoro), etna fiero kaj mensogo, finante per leciono pri lecionoj el la patro.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Pauline Johnson: La du fratinoj (trad. Krišs Smilga). Indiana legendo pri du fratinoj kiuj por la ceremonio de pliaĝiĝo petas la patron, nome tribestro, inviti la malamikojn; de tiam la patro konvertis ilin en montoj.
  • Álvaro Cunqueiro: Kvar aliaj foiranoj (trad. Suso Moinhos). Pri kvar roluloj, tute eksterordinaraj kun tendenco al humora nerealo.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Eugénio de Andrade: La portugala poeto Eugénio de Andrade kaj lia poezio (trad. Miguel Fernández). Sep poemoj.
  • Alokeranjan Dasgupta: Por ke konstruiĝu templo nova (trad. Probal Dasgupta).

Intervjuo[redakti | redakti fonton]

Artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Fernando Pita, Novelaro kiu rekonstruas sian aŭtoron, pri "La viro el la pasinteco" (de Julian Modest).
  • Jorge Camacho, Komiksa romano pri egaleco en rilatoj, pri "Cerba fetiĉo" (de Kinga Korska).
  • Anina Stecay, La leono kaj la urso parolas dulingve, pri Lothringer Märcher – lorenaj fabeloj (de Benoît Phillippe).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]