BA11

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

BA11 estas la dekunua numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2011.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Jorge Camacho)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Jakvo Schram: Ĉiam la morto. Pri ĉeesto al funebro de konatulino, nome edzino de lia Esperanto instruisto.
  • Mikaelo Bronŝtejn: La pafo de moruso. Klopodoj de vendistoj de ŝaslikoj kiam tiuj estas elĉerpiĝontaj. Venas fiulo kiu intencas preteriri la vicon.
  • Cindy McKee: Zum zum. Ĉiutagaĵoj.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Liven Dek: Tri amaj poemoj (Domaĝi vin; Pordoj; Ne plu) kaj tri hajkoj
  • Jorge Camacho: La longa brako; tremoj; Samtempeco
  • Cindy McKee: Pensoj pri spactempo kaj kolektiva intelekto
  • Tacuo Huĝimoto: Kvar tankaoj je la katastrofo
  • Memore al Leen Deij (1919-2011): Epitafo

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Vladimir Colin: Ronde, ĉiam pli proksimen (trad. Jozefo E. Nagy). En postkatastrofa scenejo, pli precize en arta muzeo renkontiĝas viro kaj virino, sed io malhelpas, ĉu temposaltoj?
  • Bouba Rimbaud: Neverŝajna rakonto (trad. Jorge Camacho). Pri du-polusa perturbo aŭ dupolusismo.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Iulian Tănase: L' ekzakto de l' mallumo (trad. Ionel Oneţ)
  • Gerđur Kristný: Kvar poemoj (Rokoj; Triumfo; Kirkomonto; Norden) (trad. Baldur Ragnarsson)

Originala Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Miguel Fernández: La Generacio de 1927 kaj la tradici-tipa kastilia liriko. Enkuntekstigo de la poezio de la nomata Generacio de 1927, kaj precize de dek poeziaĵoj el ties ĉefaj figuroj ĝis Miguel Hernández kaj ties rilato kun la plej antikva hispana liriko de la Mezepoko en tiamaj lingvoj.

Tradukita Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Arjen van Veelen: Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj (trad. István Ertl). FAre de nederlandano en Sudafriko, priskribo de la vivo en Interreto ĝenerale, sed ĉefe en la nomitaj sociaj retoj kaj en Fejsbuko pli precize. Kiel la homoj kondutas, ŝanĝas sian vivon, detaligas sian proceduron ktp. Oni priskribas kaj komentas pri la konsekvencoj en la ĉiutaga vivo de tiom facila kaj rapida sistemaro por kontakti homojn, gastiĝi, korespondi, alŝuti kaj interŝanĝi fotojn ktp. Oni aludas al nuntempaj famuloj kiel muzikistoj, kantistoj kaj fine eĉ al la Nobel-premio Nelson Mandela.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Debato pri t.n. neologismoj:
  • Renato Corsetti: De kozo naskiĝas kozo: ne kiel Sen Rodin; [Recenzo]. Kontraŭo al neologismoj, kiaj kozo.
  • Sen Rodin: Nefermita letero al Renato Corsetti. Defendo: tio dependas de la tekstonivelo; multaj nomataj neologismoj estis uzitaj ekde la epoko de Zamenhof kaj eĉ de li mem.
  • Cindy McKee: Verkoj.com. Pri la kreo de retejo por enretigi tekstojn kaj eĉ vendi ilin.
  • Bernar Freiría: Laŭdo de fikcio (trad. Joxemari Sarasua). Pri la neceso de fikcio por nutri la imagopovo de homoj. Ekzemplo de la Mil kaj unu noktoj.
  • César Mallorquí: Mirigu min (trad. Joxemari Sarasua). Pri la kapablo miri kaj kiel ĝi ŝanĝas laŭlonge de la aĝo aŭ la tempopaso.
  • Sen Rodin: Kion ni faru?. Detala analizo de la figuro de la itala politikisto Silvio Berlusconi, lia evoluo kaj grimpado el la etoso de la televida spektaklo al la altaj niveloj de la politiko, liaj problemoj kun la justico, kaj ĉefe la tialoj kial multaj italoj ankoraŭ voĉdonis favore al li. Gravan rolon ludas la tekniko alparoli la homojn per falsaĵoj. Enkuntekstigo de la afero ene de la nuntempa tutmonda politika evoluo al malprotekto de malriĉuloj kaj enpovigo de la riĉeguloj.
  • Pedro Hernández Úbeda: Mensa malsano. Klarigo kiel li suferis dum sia vivo depresion, kio estas tio kaj kial oni povas iomete vivi evitante ĝin. Li konsilas al homoj kun similaj problemoj jenon: forpuŝi kulposenton, "eliri el la ŝranko", viziti fakulon kaj fidi al tiu. Ankaŭ estas konsiloj al homoj, kiuj kunvivas kun mensaj malsanuloj.

Letero[redakti | redakti fonton]

  • Júlia Sigmond: Pri Beletra Almanako. Pozitiva kritiko al BA, kaj pro la eseoj, el kiuj ŝi multe lernas, kaj pro la literaturaĵoj. Nura kritikero estas manko de tekstoj el virinaj aŭtoroj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Vivisekcio de talpoĉasisto (Jozefo Horvath pri La Transilvania nupto kaj La talpoĉasisto de Stephan Lang; trad. Gerrit Berveling). Temas pri du romanoj membiografiecaj pri la sperto de fuĝinto el la komunisma reĝimo kaj epoko en Rumanio, fakte hungaro el Transilvanio. Alia temo estas la maleblo reveni al la patrolando eĉ post la falo de la komunisma reĝimo, kune kun la maleblo pluesti hungaro; male la protagonisto adaptiĝas al la nederlandaj kulturo, lingvo kaj vivo.
  • Preterglite ĝuindaj aventuroj (Anna Löwenstein pri La grafo de Monte-Kristo de Alexandre Dumas; trad. Daniel Moirand). Anna Löwenstein unue kritikas la propran romanon sed laŭ nuntempaj vidpunktoj, do ne bone strukturita verko, kun tro nekonstruitaj roluloj ktp. Dua parto de la recenzo analizas la lingvajn detalojn de la traduko, kun kelkaj misoj, sed ne troaj en tiom ampleksa kaj ambicia verko.
  • La postcifereca manifesto – kiel influas ciferecigo la muzikpolitikon (Einar Faanes pri La postcifereca manifesto de Rasmus Fleischer; trad. Robin Rönnlund). Oni analizas du konceptojn kiuj gravas en la nuntempa konsumado de muziko, tute kondiĉita de la ciferecaj rekomendoj, konsiloj, proponoj ktp. Tiuj du konceptoj estas superfluo (tio estas la enorma disponeblo de muziko) kaj elektado (kiel la konsumanto elektas muzikerojn inter la enorma proponaro. Oni finas per analizo de la rilato de la nova aliro al muziko kun la "kulturpolitiko cifereca".
  • Blanka rigardo sur nigran realon (Joxemari Sarasua pri Blanko sur nigro de Rubén Gallego; trad. Kalle Kniivilä). La recenzita libro estas rakonto de la mirinda sperto de rusa (fakte hispandevena) knabo kiu estas iel forlasita en diversaj internulejoj ĉar li suferis pro cerba paralizo kaj povas movi nur unu fingron entute. En la realo tiu aŭtoro fakte sukcesis diplomiĝi, fuĝi el la falanta Sovetunio al Okcidento, retrovi sian patrinon kaj ekloĝi en Kanado.
  • Islandaj trezoroj (Jorge Camacho pri Sagao de Njal kaj Vundebla loko de Gerđur Kristný; trad. ambaŭ Baldur Ragnarsson). Trairado al diversaj islanadaj verkoj, plejparto tradukitaj de Baldur Ragnarsson.

Recepto[redakti | redakti fonton]

  • José Manuel Martín: Sunflora kuko (trad. Jorge Camacho)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]