Rubén Gallego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rubén Gallego
Persona informo
Naskonomo Rubén David González Gallego
Naskiĝo 20-an de septembro 1968 (1968-09-20) (55-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj hispanarusaangla vd
Ŝtataneco RusioHispanio vd
Familio
Parencoj Ignacio Gallego vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rubén GALLEGO (Moskvo, 20a de novembro 1968), estas rusa verkisto de hispana deveno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel nepo de grava politikisto de la Hispana Komunisma Partio, nome Ignacio Gallego, kiu loĝis en ekzilo en Sovetunio. Rubén naskiĝis kun cerba paralizo simila al tiu suferinta de Stephen Hawking, precize li povis movi nek krurojn nek brakojn, nur unu fingron. Sed li havis perfektan menskapablon. Kiam li estis unujaraĝa, li estis forprenita de la patrino kaj metita sinsekve en diversaj internulejoj, konsiderinte ke li ne povos plibonigi. Poste li maturiĝis ĝis scii kiu li estas kaj diplomiĝi en juro kaj informadiko. Li profitis la malordon post la falo de Sovetunio kaj fuĝis okcidenten. Li trovis sian patrinon en Prago en 2001, post veturi tra Eŭropo, pere de radia programo; li estis tre malsana, sed li ricevis operacion en Hispanio kaj saviĝis. En la aktualo li vivas en Vaŝingtono, Usono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis ĉefe du librojn nome Blanco sobre negro (Blanko sur nigro, 2003 - rusa Premio Booker), eldonita en deksep landoj, kiuj rakontas historion de superigo de la malsano, kaj Ajedrez (Ŝako, 2005), kiu rakontas la amikecon inter du infanoj kiuj luktas por survivado en rusa orfejo, nome Miŝa kaj Rubén.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rubén Gallego, Blanco sobre negro. Alfaguara, 2003. 184 pag. ISBN 8420466727, ISBN 978-8420466729. Белое на чёрном[1] — лауреат премии «Букер — Открытая Россия» 2003 года.
  • Rubén Gallego, Ajedrez. Alfaguara Más, 2005. 392 pág. ISBN 9788420467924. Я сижу на берегу — вторая книга Рубена Гальего (изд. Лимбус Пресс, 2005 г.)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Белым по чёрному» alirita la la 24an de Junio 2018