Stephen Hawking

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stephen Hawking
Lukasa profesoro
Stephen Hawking.StarChild.jpg
Persona informo
Naskonomo Stephen William Hawking
Naskiĝo 8-an de januaro 1942 (1942-01-08)
en Oksfordo
Morto 14-an de marto 2018 (2018-03-14) (76-jara)
en Kembriĝo
Mortis pro amiotrofa lateralsklerozo [#]
Tombo Abatejo Westminster [#]
Religio sen valoro [#]
Etno Britoj [#]
Lingvoj angla lingvo [#]
Loĝloko Anglio [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Universitata Kolegio • Halo Triunuo • St Albans School • St Albans High School for Girls [#]
Partio sen valoro [#]
Subskribo Stephen Hawking
Familio
Edz(in)o Jane Wilde Hawking • Elaine Mason [#]
Infanoj Lucy Hawking • Robert Hawking • Tim Hawking [#]
Profesio
Okupo teoria fizikisto • kosmologiisto • verkisto • astrofizikisto • matematikisto • pedagogo • scienca verkisto • universitata profesoro • fizikisto • verkisto de nefikcio • astronomosciencisto • televida aktoro • scienca esploristo • aŭtobiografo • sciencfikcia verkisto [#]
Laborkampo ĝenerala teorio de relativeco • kvantuma gravito • teoria fizikokosmologio [#]
Aktiva en Kembriĝo [#]
Doktoreca konsilisto Dennis W. Sciama [#]
Verkado
Verkoj Mallonga Historio de Tempo ❦
Black Holes and Baby Universes and Other Essays ❦
The Universe in a Nutshell ❦
On the Shoulders of Giants ❦
God Created the Integers ❦
The Dreams That Stuff Is Made of: The Most Astounding Papers of Quantum Physics and How They Shook the Scientific World ❦
My Brief History [#]
Oficiala retejo http://www.hawking.org.uk/ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Profesoro Stephen HAWKING (naskiĝis je la 8-a de januaro 1942 en Oksfordo, mortis la 14-an de marto 2018 en Kembriĝo, Anglio) estis unu el la pintaj fizikistoj kaj teoriaj astronomoj de la nuntempo. Li estis Lukasa profesoro ĉe la Universitato de Kembriĝo (ofico kiun iam havis ankaŭ Isaac Newton).

Liaj ĉefaj studterenoj estis kosmologio kaj kvantuma gravito (parto de kvantuma fiziko). Inter liaj plej gravaj kontribuoj estas eseoj pri la rilato inter nigraj truoj kaj termodinamiko. Laŭ liaj studoj, nigraj truoj ne ekzistas daŭre.

Stephen Hawking kun David Gross kaj Edward Witten dum la konferenco pri kordoteorio 2001, Barato
Stephen Hawking en Kembriĝo (Cambridge), aŭgusto 2008

Sciencaj laboroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1962 li finis sian studadon ĉe la Universitato de Oksfordo kiel Bachelor (bakalaŭro). Tiam li decidis studi ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie li en la jaro 1966 finis sian studadon kiel doktoro de teoria astronomio kaj kosmologio. Komune kun Roger Penrose li laboris dum la 1960-aj jaroj pri la ekzisto de lokoj, kiujn ili supozas en nigraj truoj, kie la leĝoj de la natursciencoj ne validas (neordinaraĵo; angle: singularity). En la jaro 1974 Hawking evoluigis la koncepton de la Hawking-radiado. La Hawking-radiado havus la efikon, ke nigraj truoj ne ekzistas eterne (vaporiĝo de nigra truo). Dum la 1980-aj jaroj li laboris kun Jim Hartle pri kvantuma gravito.

En 1988 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hawking devenas el familio de sciencistoj. La patrino estis ekonomisciencistino kaj la patro estis kuracisto de tropikaj malsanoj. En la jaro 1963 Hawking ricevis la diagnozon, ke li suferas je amiotrofa lateralsklerozo (ALS). Du jarojn poste, 1965, li edziĝis kun Jane Wilde, kun kiu li havas tri infanojn. La divorco de Jane Wilde okazis en la jaro 1990. Ekde tiu tempo li vivis kun sia flegistino Elaine Mason, kiun li edzinigis en la jaro 1995. Hawking kaj Mason disiris en la jaro 2006.

Pro sia malsano li bezonas ekde 1968 rulseĝon. Pro trakeotranĉo li perdis en la jaro 1985 la kapablon paroli kaj uzas nun parolkomputilon por komuniki ion.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1974 li iĝis membro de la Reĝa Societo kaj en la jaro 1979 li iĝis lukasa profesoro. Krome li estas membro de la Papa Akademio de la sciencoj.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La granda sukceso de Stephen Hawking rezultas el lia kapablo klarigi komplikajn aferojn tre simple, tiel ke nefakuloj povas kompreni ilin. Jen kelkaj popularsciencaj verkoj.

  • La universo en nuksoŝelo (origine: The Universe in a Nutshell)
  • Mallonga historio de la tempo (origine: A brief history of time)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]