Ordeno de la Brita Imperio
Ordeno de la Brita imperio (Angle: The Most Excellent Order of the British Empire) estas brita ordeno, kiu estas donata ekde la 4-a de junio 1917, kiam unuafoje donis ĝin reĝo Georgo la 5-a. La ordeno havas kvin klasojn kaj ĝi dividiĝas en grupon soldatan kaj civilan:
- Kavaliro Granda kruco (angle "Knight Grand Cross" aŭ GBE) aŭ Damo Granda kruco (angle "Dame Grand Cross" aŭ GBE)
- Kavaliro Komandoro (angle "Knight Commander" aŭ KBE) aŭ Damo Komandoro (angle "Dame Commander" aŭ DBE)
- Komandoro (angle "Commander" aŭ CBE)
- Oficiro (angle "Officer" aŭ OBE)
- Membro (angle "Member" aŭ MBE)