Saltu al enhavo

Facebook

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fejsbuko)
Facebook
interkona retejo • retejosocia komunikilo • user-generated content platform • interreta komunumo • tre granda Interreta platformo • poŝtelefona aplikaĵo vd
Dum 4-a de februaro 2004 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Mark Zuckerberg • Eduardo Saverin • Dustin Moskovitz • Chris Hughes vd
Posedata de Meta Platforms vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Facebook
Facebook
Facebook
interkona retejo • retejosocia komunikilo • user-generated content platform • interreta komunumo • tre granda Interreta platformo • poŝtelefona aplikaĵo
Lando  Usono
Retadreso facebook.com
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Plurlingva
Posedanto Meta Platforms
vdr

Facebook (angla prononco [FEJSbuk], Pri tiu ĉi sono aŭskultu), en Esperanto ankaŭ Vizaĝlibro[1][2][3][4] aŭ sone adaptita Fejsbuko[5][6][4], estas interkona retejo lanĉita la 4-an de februaro 2004.

La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon kun tekstoj kaj bildoj. Uzantoj povas interkonektiĝi fariĝante "amikoj", konigi bildojn kaj aliajn dosierojn, lasi mesaĝojn sur la paĝoj de aliaj uzantoj kaj aldoniĝi al grupoj de uzantoj, organizitaj laŭ komuna intereso (deveno de la sama loko, la sama lernejo, universitato aŭ laborloko ktp).

Facebook fariĝis la plej populara socia (interkona) retejo en la angla-lingva mondo kaj kelkaj aliaj mondregionoj. Ĝi ekhavis pli ol miliardo da uzantoj en la jaro 2013[7]. En aliaj regionoj de la mondo oni ankoraŭ preferas aliajn retejojn (ekzemple aktuale dum la 2020-aj jaroj en Rusio temas pri VKontakte kaj en Ĉinio kaj WeChat, Douyin (ankaŭ konata kiel TikTok), QQ, Baidu Tieba).

Ĉi tiu retejo ankaŭ altiris kritikojn pro siaj reguloj pri privateco kaj pro la fakto ke estas tre malfacile por uzantoj forviŝi sian konton. Facebook estis malpermesita en kelkaj landoj, inkluzive de Sirio, Irano, Birmo kaj Butano.

Mark Zuckerberg en Harvard.

Mark Zuckerberg fondis «The Facebook», la 4-an de februaro 2004.

Oni bone atentu dum la eniraj paŝoj, kiujn butonojn oni jesas.

  • Speciale atentinda estas tiu butono, per kiu oni permesas uzon de la retpoŝta adreso. Se vi jesas kaj donas al Facebook aliron al via retpoŝta kesto, ĝi uzas la liston de ĉiuj viaj komunikpartneroj por dissendi leterojn pri laŭdira amikeco. Se vi havas adresaron kun multaj adresoj (ekz. milo), venos amaso da reagoj nedezirataj. Forŝalto de la afero estas malfacila.
  • Tre rekomendinde estas indiki specialan retpoŝtan adreson nur por Facebook. Filtrado de la "respondoj" per ĝi estas pli facila.

Juraj aspektoj

[redakti | redakti fonton]

Forigado de mesaĝoj

[redakti | redakti fonton]

En 2016, uzanto registrita en Irlando publike konigis novaĵartikolon el la aŭstria retejo oe24.at akompane de siaj komentoj. La mesaĝo, kiu temis pri la aŭstra politikistino Eva Glawischnig-Piesczek, tiama prezidantino kaj proparolantino de la partio La Verduloj – La Verda Alternativo, akompane de siaj komentoj, kiuj traktis ŝian partion kiel faŝista kaj nomis ŝin «korupta stultulino» kaj «abomeninda perfidulino».

Glawischnig-Piesczek procesis en Aŭstrio pri misfamigado kaj gajnis. Oni ordonis al Fejsbuko forigi la mesaĝon, kaj ĝi malvidebligis la mesaĝon nur en Aŭstrio. Sed ŝi insistis ke tio okazu tutrete, do, la supera kortumo de Aŭstrio transdonis la aferon al la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, petante klarigojn pri la eŭropunia juro.

La 3-an de oktobro 2019, la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio verdiktis favore al la demandantino Eva Glawischnig-Piesczek, permesante al aŭstria kortumo postuli ke la sociamaskomunikilo Fejsbuko forigu el sia retejo mesaĝon publikigitan de irlanda uzanto. Ĝia verdikto fakte ordonis, ke kortumo de iu ajn eŭropunia lando rajtas postuli de Fejsbuko forigi misfamigajn informojn el ĉiuj paĝoj, senkonsidere de tio uzantoj de kiuj landoj kreis respektivajn mesaĝojn kaj ĉu ili komplete koincidas aŭ nur similas laŭ enhavo. Do decido de kortumo el unu eŭropunia lando povas influi ĉiujn landojn de la Eŭropa Unio.

Fremdaj retadresoj povas esti fuŝuzataj

[redakti | redakti fonton]

Dum la ekuzo de Facebook-konto oni ne tuj kontrolas, ĉu la indikitan e-adreson vere posedas la nova uzanto. Tial la nova uzanto povas indiki fremdan retadreson, permesi uzon de ties tuta adresaro kaj povas vidi per la funkcio "trovi amikojn" ĉiujn uzantojn de Facebook, kiuj kun la posedanto havis iam kontakton kaj sciigis tion al Facebook.[8]

Tre malfacila forigo de la propra konto

[redakti | redakti fonton]

Se Facebook-uzanto decidas forigi sian konton, tio estas treege malfacila. Li devas tralabori multajn ŝtupojn de proceduro. Plurfoje la sistemo konsilas, kapti la profilon aŭ nur portempe malaktivigi ĝin.

Fina malaktivigo povas daŭri monatojn. Parte progresulaj konoj pri komputiloj estas bezonataj, kiujn multaj ne havas. Ekzemple la uzanto devas scii, kiel oni povas forigi t.n. kuketojn.[9] Tiu eksterordinare alta disipo ofte efikas, ke multaj uzantoj restas en la listoj de FB.

En la reto ekzistas konsiloj, kiel oni povas forigi personajn informojn kaj profilojn.

Datumprotektuloj kritikas tiun agmanieron de Facebook kiel intencan limigon de konsuma libereco. [10] Estas ne tute klare, ĉu ili bone efikas.

Oni povas supozi, ke Facebook ankaŭ kalkulas kaj publikigas tiujn kiel uzantojn, kiuj volas esti forigitaj. Tiuj ne juĝas sin utiligantoj sed damaĝitoj. Kiom alta estas la kvanto de ili estas malfacile kalkuleble.

Jen ripeto de jam menciita metodo: por ebligi apartigon de spamo kaj dezirata e-poŝto, ekzistas la eblo havi diversajn retpoŝtajn adresojn. La "spamo-"poŝtkeston oni simple ne legu. Demando estas, ĉu oni povas efike instrui al Facebook uzi estonte nur tiun novan (spamo-)adreson. Pri tiu punkto mankas detaloj.

Facebook kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Facebook kreas statistikojn pri la lingvoj, kiujn la uzantoj indikas. En novembro 2015 laŭ la koncerna Facebook-paĝo pri Esperanto "330.000 uzantoj parolas" Esperanton.

Facebook en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 2008 Facebook estas tradukata al Esperanto[11][12] fare de la uzantoj. Ĉiu uzanto rajtas traduki vortojn kaj frazojn kaj ankaŭ voĉdoni por elekti la plej taŭgan tradukaĵon, por plibonigi aŭ ĝisdatigi la tradukon.

Bedaŭrinde ne eblas uzi la Esperantan version per la portebla versio por iOS kaj Android, ĉar aŭtomate estas uzata la lingvo de la operaciumo. Tamen indas agordi Facebook en Esperanto, ĉar la sciigoj kaj retmesaĝoj tamen aperos en Esperanto

Esperantaj Facebook-grupoj

[redakti | redakti fonton]

La plej granda Esperanto-grupo "Esperanto" havas en junio de 2019 pli ol 22 mil membrojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]