Baidu
Baidu | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Jura formo | akcia kompanio | |
Lando | Ĉina Popola Respubliko | |
Dungitoj | 5500 | |
Agokampo | programaro • interreta serĉilo | |
ISIN-kodo | US0567521085 | |
filiaj kompanioj | IQiyi [#] | |
Posedataj kompanioj | Baidu Baike • Baidu Tieba • Baidu Maps • Baidu Knows • Baidu Scholar [#] | |
TTT | Oficiala retejo | |
Baidu (ĉine: 百度, bǎidù, Esperantigite Bajduo) estas ĉina interreta serĉilo. La aparteco estas la eblo serĉi mp3-dosierojn. Laŭ statistiko de Alexa Internet, Baidu estas nuntempe unu el la dek plej ofte vizitataj TTT-ejoj.[1]
Ekde la 5-a de aŭgusto 2005 Baidu estas notita ĉe borso. La entrepreno Guglo havas 2,6 % de la akcioj de Baidu.
Fondita de Yanhong Li (李彦宏) en januaro 2000 en Pekino, Baidu rapide fariĝis la plej sukcesa ĉina serĉilo. Unu el ĝiaj frapfrazoj estas: Baidu pli bone scipovas la ĉinan ol Guglo.
Cenzuro[redakti | redakti fonton]
Kunlaborado inter Baidu kaj ĉinaj oficoj daŭre akuzigis la serĉilon partopreni la ŝtatan cenzuron. Tiel Raportistoj sen limoj riproĉas al la entrepreno la sisteman filtradon de enhavoj subversivaj. [2]
Baike[redakti | redakti fonton]
Baidu Baike (ĉine: 百度百科, bǎidù bǎikē) estas nova projekto de la serĉilo por starigi enciklopedion, similan al vikipedio, sed kun nur registritaj membroj. Ŝanĝoj estas validigotaj de kontrolisto.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Alexa: Top Sites Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Raportistoj sen limoj: Google - Yahoo market battle threatens freedom of expression (angle), 26-an de julio 2004