BA26

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

BA26 estas la dudekkvina numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en junio 2016.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Prezento (Suso Moinhos)

Originala Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mikaelo Bronŝtejn: Nur unu viv' aŭtomobila… Membiografio de aŭtomobilo en diversaj fazoj: odiseado de la posedanto ĝis finfine akiri la aŭton en soveta epoko, unuaj veturoj, forŝtelado de grandaj partoj de la pecoj, deprimo de la posedanto, pena kaj laboriga rekonstruo de la aŭto fare de la posedanto, denove veturado eĉ al Okcidenta Eŭropo kaj reveno, finfina perdo pro akcidento okazigita de stulta rapidema junulo, rubejo kaj emocia adiaŭo.
  • Espopore (Evgenij Georgiev): Nubego. Ĉiutaga sceno de rolulo kiu estas abandonita de sia amatino en la sciencfikcia scenejo de estonteco (eĉ kun novaj lingvoj).
  • Espopore: Martelo. Patro kaj filino kontemplas kaj interkonas kun surstrata muzikisto en sama sciencfikcia scenejo de estonteco (eĉ kun novaj lingvoj).
  • Klára Ertl: Neĝo. En la emocia momento de ekneĝofalo, junulino ĉeestas en la trista situacio de junulo kiu estas for de sia familio.
  • Steven K. Smith: Nokto. Virino sentas sin persekutata de viro nokte.
  • Ludmila Novikova: Neĝboruloj. Rusino kiu suferas malfacilaĵon revenante hejmen tra Germanio, partikulare ĉe Essen, kie policano detektas eksterleĝan funckiadon de la veturiganta buso, memoras kiel dum la Unua Mondmilito ŝia avo, militprizonulo, ricevis iel helpon de germanoj, por reveni hejmen.

Originala Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Xu Daorong (Ikso): El "Fabloj" de Ikso (Moko de Forkuranta Soldato; Drakamanto; Ĉeno de Embuskoj; Timo de Vosthavuloj; Nur Tigro; Instruo de Unueco).
  • Espopore: La vojo (Sonetkrono). Nome sinsekvo de 14 sonetoj el kiuj ĉiuj ripetas en sia unua verso lastan de la antaŭan.
  • Anneke Schouten-Buys: Poemoj (prezidanto; Traduki; Malkonkorda; Transformiĝi; prokraste; La ardeo).
  • Paulo Nascentes: Poemoj (Ciklo; Vundita vojo, Pleno; Difino; Per versoj; Saĝo).
  • Petro Palivoda: Poemoj (Revo; Feliĉa homo).
  • Tatjana Auderskaja: Natura evoluo; Krimeaj heksametroj. Natura evoluo estas humora rigardo al aktualo (2014), en kiu homoj perdas kapablon pro moderneco kaj al estonteco (2034) kiam homoj laŭ nuna iro perdos sian kapablon piediri, manĝi kaj legi. Rimo kaj perdo de rimo ludas rolon en la evoluo.

Tradukita Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Mircea Opriţă: Kaliban, iru al la biblioteko! (trad. Ionel Oneţ). Saĝa erudiciulo suferas la fakton havi stultan kaj brutalegan filon kiu agaĉas. Prospero, la patro, naive klopodas sendi la filon al biblioteko, okaze li edukiĝu.
  • Mihai Măniuţiu: La turo (trad. Ionel Oneţ). En la konstruo de bableca turo anĝeloj miksiĝas al homoj.
  • Julio Ramón Ribeyro: La insigno (trad. Harald Helfgott). La protagonisto iun tagon trovas hazarde insignon kaj per ĝi li estas konsiderata membro de iu stranga komunumo, en kiu li iom post iom ascendas.

Tradukita Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Sholeh Wolpé: Poemoj (Sanktejo; Tegmento; Super Tehrano; Azza, la funebrado; La pentrita suno; Mi ne elektis miajn gepatrojn; La palafito; Dealta vidaĵo; La fremda; Kiel verki amkanton?; trad. Suso Moinhos). Priiranaj poeziaĵoj.
  • Tal Nitzán: Poemoj (En la tempo de ĥolero; Kvieto; El: En kiu lando; Ebloj; La kanario (Dekor-dezajno); trad. Suso Moinhos).

Eseoj / Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • István Ertl: Trovi siajn voĉojn. Pri la libro "Lost in Translation" de Eva Hoffman kaj la derivita esprimo perdita en traduko ktp.
  • Miguel Fernández: Gravaj figuroj de la hispana soci-kritika poezio apogas Esperanton. Prezento de la poem-antologio "Nova mondo en niaj koroj". Enmiksigo de esperantistaj poetoj kun la movado de junaj kontestemaj hispanaj poetoj.
  • Sen Rodin: Papo Bergoglio: ĉu jes, aŭ ne? Defendo de la figruo de la aktuala papo Bergoglio, fronte al la reakcia hierarkio de la eklezio kaj kiel montro de progresema revoluciema tendenco en la katolika eklezio.
  • Reinhard Haupenthal: Danĝera kresto-migrado. Eseo pri la sarlanda gastronomio. Nome eseo pri tradicia kuirarto de Sarlando, kun klarigo pri diversaj pladoj.

Reagoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • Jorge Camacho kaj Suso Moinhos: Atentinda redono de kunsenta poezio, pri Mi inventas la mondon. Obmyślam świat (de Wisława Szymborska, pola Nobel-premio).
  • Nikolao Gudskov: Splendo kaj mizero de la movado, pri Mi stelojn jungis al revado (de Mikaelo Bronŝtejn), nome historia romano pri kelkaj inventitaj pioniroj de Esperanto en Sovetunio en la etoso de aliaj realaj figuroj, ĉiuj suferantaj la persekutojn de la epoko de stalinismo.
  • Rubén Fernández Asensio: Rajtoj... sen lingvoj, pri Language without Rights (de Lionel Wee), pri konceptoj de lingvo kiel ne tiom grava faktoro de kultura identeco, partikulare por lingvaj minoritatoj, maleblo de lingva neŭtraleco, enlingva diskriminacio, maldiskriminacio ktp., elirante el la okazo de la intenco trudi la mandarenan normon de la ĉina en Singapuro, sed kun ekzemploj de aliaj okazoj, kiel la korsika, loka dialekto de la sveda ktp.
  • Wim Jansen: Fidelo vorta, ne bilda kaj ritma, pri Kiam ekfloras la migdalarbo... / Quando fiorissi el mandorlo... (de diversaj aŭtoroj; trad. E. Doerfler, A. Perić Altherr, E. Tantin Ackermann). Ĉefa kritiko estas tro laŭvorta traduko kun malprofito al la ritmo kaj enhava intenco.
  • Leif Nordenstorm: Por kiu ĉi du?, pri Kiu ĉi mi? (de Gerrit Berveling) kaj Kaj jen mi! (de Madzy van der Kooij) nome du mambiografioj de geedzoj.
  • Luiza Carol, Observi verdajn okulvitrojn per verdaj okulvitroj, pri La mirinda sorĉisto de Oz (de L. Frank Baum; nome komparo de du tradukoj: de H. R. Dreyer (2000) kaj de Donald Broadribb (2012)).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]