Xu Daorong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Xu Daorong (1940-2014), plumnome Ikso estis ĉina esperantisto, docento, studdirektoro de magistriĝaj studentoj kaj redaktoro, eseisto en multaj ĉinaj gazetoj, tradukisto el la angla, germana kaj rusa en la ĉinan. Li publikigis kelkajn librojn ĉefe pri muziko. Li esperantistiĝis en 1956. Li estis honorita per Belartaj Konkursoj en 1979. Li verkis poemojn, kelkaj el kiuj estis publikigitaj en Movado, El Popola Ĉinio, Heroldo de Esperanto kaj Beletra Almanako.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Xu Daorong (Ikso): El "Fabloj" de Ikso (Moko de Forkuranta Soldato; Drakamanto; Ĉeno de Embuskoj; Timo de Vosthavuloj; Nur Tigro; Instruo de Unueco). Beletra Almanako (26), junio 2016. pp. 43-47.