Wisława Szymborska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Wisława Szymborska
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Wisława Szymborska 2009.10.23 (1).jpg
Persona informo
Naskonomo Maria Wisława Anna Szymborska [#]
Naskiĝo 2-an de julio 1923 (1923-07-02)
en Kórnik
Morto 1-an de februaro 2012 (2012-02-01) (88-jara)
en Krakovo
Mortokialo pulma kancero [#]
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj pola lingvo [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Alma mater Jagelona Universitato [#]
Familio
Patro Wincenty Szymborski [#]
Patrino Anna Szymborska [#]
Edz(in)o Adam Włodek [#]
Vivkunulo Kornel Filipowicz [#]
Profesio
Profesio poeto • verkistotradukisto • eseisto • aŭtoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Wisława Szymborska en 2005

Wisława SZYMBORSKA [visŭava ŝimborska] (naskiĝis la 2-an de julio 1923 en Bnin, mortis la 1-an de februaro 2012 en Krakovo) estis pola poetino, eseistino kaj tradukistino. Ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo (1996).

Szymborska naskiĝis en Bnin apud Poznań. En la jaro 1931 ŝia familio transloĝiĝis al Krakovo, kie ŝi studis polan filologion kaj sociologion. Ekde la 1950-aj jaroj ŝi laboris kiel ĵurnalisto por la literatura revuo Życie Literackie. La artikolojn, kiujn ŝi publikigis tie kaj en aliaj revuoj, poste aperis libroforme. Krome ŝi verkis lirikon kaj tradukis el la franca lingvo.

En Esperanto aperis Mi inventas la mondon, kolekto de poemoj de Szymborska el la tuta periodo de ŝia verkado (1945–2012). Ĝi estis eldonita en 2015 de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kadre de la Serio Oriento-Okcidento (kiel n-ro 50). La poemojn tradukis Tomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi kaj Włodzimierz Wesołowski.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]