Tatjana Auderskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tatjana Auderskaja
Tatjana V. Auderskaja
Tatjana V. Auderskaja
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto ŝiaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj gvidanto de la odesa junulara E-klubo Verdaĵo
Esperantistiĝis en 1967
Information icon.svg
vdr


Tatjana AUDERSKAJA (naskiĝis en Odeso, Ukrainio) estas verkistino en Esperanto. Komence de 2019, ŝi aniĝis en la Akademio de Esperanto por 3-jara oficperiodo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tatjana Auderskaja naskiĝis kaj loĝas en Odeso,  studis biologion en Odesa Ŝtata Universitato, laboris en Odesa Zoologia Ĝardeno.

Esperanton ŝi eklernis en 1968 en rondeto ĉe Pionirpalaco. Ŝia instruisto estis N. V. Blaĵkov, esperantisto-skulptisto, la aŭtoro de la unua sur la teritorio de Sovetunio monumento al L. Zamenhof (str. Deribasovskaja 3).

Krom Esperanto, Auderskaja posedas ankaŭ jenajn lingvojn: la angla, hispana, germana, pola, ukraina; komprenas la italan, portugalan kaj francan.

En 2003 ŝi ricevis diplomon de profesia E-instruisto (IEI). Ekde 1991 ŝi instruas Esperanton kaj gvidas odesan junularan Esperanto-klubon Verdaĵo, kiu havas tri agaddirektojn: Esperanto, naturekkono kaj intelektaj ludoj. De 1999 ĝis 2007 ŝi organizis ĉiujare du naturekkonajn okazaĵojn por esperantista junularo: Birdokalkulon kaj ekspedicion “Dnestro”; kaj du pure esperantajn: “Aprilaj ridetoj” kaj “Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento”.

Auderskaja partoprenis internaciajn esperantistajn ekspediciojn laŭ la rivero Dnestro en 1986, 1987, 1988, 1989, kaj estis unu el fondintoj de la urba Ekologia klubo en Odeso en 1987. Ŝi estas ano de odesa filio de Ekologia Centro de Ukrainio kaj volontulo de Tutmonda Fondaĵo de Sovaĝa Naturo (WWF), en la ukrainia branĉo.

De 1992 ŝi partoprenas la movadon de intelektaj ludoj. Ŝi organizis intelektajn ludojn dum la Junulara Programo de la 86a UK en Zagrebo, la 78a Itala Kongreso de Esperanto en Torino, la 103a UK en Lisbono; gvidis rubrikojn pri intelektaj ludoj en Rusia Esperanto-Gazeto kaj en La Ondo de Esperanto, kaj en 2005 okazigis internacian retan intelektan ludon por esperantistaj teamoj kaj kreis ttt-ejon pri tiu temo.[2]

De 2001 ŝi okazigas en Odeso Lingvajn Festivalojn (en 2001, 2003, 2005, 2008, 2010, 2012 kaj 2014).

En 2011 laŭ ŝia instigo aperis dulingva (rusa-Esperanta) memortabulo al Vladimir Gernet, sciencisto kaj pioniro de monda Esperanto-movado, en la Nacia Scienca Centro “ Instituto de vinberkultivado kaj vinfarado "V. Je. Tairov" , kies kunfondinto kaj unua direktoro estis V. Gernet.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tatjana Auderskaja havas publikaĵojn beletrajn (tradukojn el rusa poezio, originalan fantaston, parodiojn) kaj priesperantajn artikolojn en papera kaj reta formo, inkluzive artikolojn en la rusa lingvo en la prestiĝa rusa revuo Nauka i ĵizn (Scienco kaj vivo, № 1 - 2005) kaj esperantlingvajn en Beletra Almanako №№ 20, 22 kaj 26. Ŝi estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto: La sovaĝa vivo de sudaj kanejoj kaj La perloj de Ĉenigramarujo, kaj ankaŭ de la ruslingva filmo “Esperanto” signifas “Tiu, kiu esperas”, kreitaj de la klubo Verdaĵo kunlabore kun profesia filmisto.

En 2008 publikigis tradukon de scienc-populariga libro de Ju. N. Sokolov "Ekologio de homo el sistema vidpunkto", AVE, 2008. Partoprenis en tradukado kaj reviziado de la libro de Noam Chomsky "Imperiaj ambicioj", UEA, 2013. En 2017 publikigis tradukon de “Duonfabeloj (Mikrofabloj)" de Feliks Krivin en Beletra Almanako № 29.

Auderskaja havas du eldonitajn librojn en Esperanto:

  • La mondo en guto da akvo: ilustrita rakonto pri malgrandaj estaĵoj. Moskvo: Impeto, 2010. 104 p. ISBN: 9785716102132. En 2016 ĝi ricevis la premion Pirlot por la plej bona scienca libro de 2010-2016.
  • Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto. Novjorko: Mondial, 2016. 113 p. ISBN: 9781595693228.
  • En 2018 iniciatis, kompilis kaj multe kontribuis al la ruslingva almanako "La plej bonaj tagoj de nia vivo. Pri la lingvo Esperanto kaj ne nur" («Лучшие дни нашей жизни. О языке эсперанто и не только»), Ridero, 2018, 120 p. ISBN 978-5-4493-1399-7
  • En 2018 komencis krei retan 6-lingvan Biologian vortaron: rusa - latina - Esperanta - angla - germana- hispana[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Membroj kaj Korespondantoj de AdE, Februraro 2019
  2. http://ludoj.narod.ru
  3. http://auderskaja.retejo.info
  4. http://vortaro.zzz.com.ua