Anita Altherr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anita Altherr dum renkontiĝo la 13-an de novembro 2007 en Berno

Anita Altherr (naskiĝis la 25-an de julio 1928 en Triesto, Italio) estas slovendevena italino, kiu vivis dum multaj jaroj en Svislando, inter 1959 kaj 1963 en Zuriko kaj inter 1963 kaj 1976 en Ĝenevo. Ŝi estis en Svislando ankaŭ konata sub la nomo Anita Masé, kiun ŝi havis de sia unua edzo. Anita Altherr laboris en peltfirmao de Zuriko, sed ŝi finfine rezignis pri sia laboro pro sia aktivecoj kiel vegetaranino, bestoprotektantino kaj naturdefendantino.

Anita Altherr lernis Esperanton en 1951 en Triesto. Multajn jarojn Altherr aktivis en Esperanto-Societo Zuriko kaj en la ĝeneva Esperanto-grupo La Stelo, kies prezidanto ŝi estis dum pluraj jaroj. Ŝi aktivis ankaŭ kiel redaktorino de la Brasikfolio, gazeto de la ĝeneva Esperanto-grupo. En 1979 ŝi fariĝis diplomita Cseh-instruistino kaj ŝi aktivis kaj aktivas ankaŭ kiel Esperanto-verkisto.

Verkoj de Anita Altherr[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]