Petro Palivoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro Palivoda
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1959 (1959-10-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • tradukisto
vdr

Petro PALIVODA (ukraine Петро Семенович Паливода, Petro Semenoviĉ Palivoda, naskiĝis en 1959) estas ukraina kaj Esperanta poeto kaj tradukisto en Kievo, liaj verkoj en la ukraina, la rusa, la germana lingvoj kaj originale en Esperanto kaj tradukoj aperis en pluraj ĵurnaloj, revuoj, almanakoj, antologioj en Ukrainio, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Slovakio, Svisio, Rumanio, Usono, Aŭstralio, Ĉinio, Kostariko, Pollando, Kanado, Turkio, Kroatio, Koreio, Hungario, Israelo, Francio, Brazilo kaj Japanio.

Petro Palivoda estas esperantisto ekde 1976.

Li tradukis poezion de Lesja Ukrainka, Oleksandr Oles, Andrij Maliŝko, Oleksa Slisarenko, Vasil Atamanjuk, Vasil Simonenko, Dmitro Lucenko, Volodimir Dankeviĉ, Larisa Mandzjuk, Jurij Ribĉinskij, Bohdana Jehorova, Marija Mikicej, Darina Ŝevĉuk kaj popolaj kantoj (el la ukraina lingvo al Esperanto), inkluzive Hej, en herbejo ruĝa viburno, Bill Auld, Albert Goodheir, Baldur Ragnarsson, Mauro Nervi, Ludoviko Zamenhof, Hilda Dresen, Victor Sadler, Vasil Eroŝenko, Aleksandr Logvin, Eugeniusz Matkowski, Aivar Liepins, Julia Sigmond, Ĵomart Amzejev, Julio Baghy, Philipp Benoit (el Esperanto al la ukraina lingvo), Julián Marchena (el la hispana al la ukraina lingvo), Guido Gezelle (el la flandra al la ukraina lingvo), Elzbieta Wodala (el la pola al la ukraina lingvo), Martin Kirchhof (el la germana al la ukraina lingvo), Tetjana Ĉernecka (el la rusa al la ukraina lingvo) kaj prozon de Kalle Kniivilä (el Esperanto al la ukraina kaj la rusa lingvoj), Ulrich Becker, Guido Hernandez Marin, Lesj (Oleksandr) Denisjuk, Andrij Ĉajkovskij (el Esperanto al la ukraina lingvo), Anton Meiser, Manfred Welzel (el la germana al la ukraina lingvo), Ĥristina Kozlovska, Bohdana Jehorova (el la ukraina al Esperanto kaj la germana lingvo).

Aŭtoro de la poeziaj libroj "Kontraŭ tempo" (ukraine), Luck, Veĵa-Druk, 2021, kaj "Pendolo" (esperante kaj koree, tradukinto Jang-Jeong Yeol (Ombro), Azalea, Seulo, Koreio, 2023.

Petro Palivoda estas kantverkisto. Liaj poemoj estis muzikigitaj de komponistoj: Valerij Titarenko, Leonid Popernackij, Ivan Pustovij, Jurij Krombet, Volodimir Sirij, Dmitro Zubkov, Hennadij Volodko, Viktor Oĥrimĉuk, Biagio Ilacqua (Italio), JoMo (Jean-Marc Leclercq) (Francio), Antero Avila (Portugalio), Feri Floro (Germanio), Liven Dek (Hispanio), Christian Departe (Francio). Liaj kantoj estis kaj estas plenumataj de ukrainaj kantistoj kaj grupoj: Yurij Roĵkov, Pavlo Mreĵuk, Markijan Svjato, Jurij Krombet, Ivan Pustovij, Volodimir Sirij, Dmitro Kostrov, Serhij Nikonenko, Serhij Rozumnij, Oleksandr Drahomoŝĉenko, Olena Miŝljakovska, Natalja Kasjkova, Star Dream, Stefanija Oksenjuk kaj Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio) , Romilda Mangraviti (Italio), JoMo (Francio), Alta Tajdo (Portugalio), Grinoalda kaj Maria Avila (Portugalio), Feri Floro (Germanio), Amira Chun (Koreio), MoKo (Francio)

Laŭreato de "Liro-82", Kaliningrad, Rusio (3-a premio, poezio), de la internacia Esperanta literatura konkurso EKRA-2006, Razgrad, Bulgario (1-a premio, poezio), de Ukrainia ukrainlingva literatura konkurso "Rukomeslo-2006", Kievo: poezio - 3-a premio; traduko - 2-a premio (rakonto de Ulrich Becker el Esperanto al la ukraina lingvo), de la Tutukrainia festifalo de ukraina moderna estrada kanto "Pisennij vernisaĵ-2006" kiel aŭtoro de la teksto de laŭreata kanto, gajninto de la Tutukrainia literatur-muzika konkurso "Inspiro" en la branĉoj "Originala poezio" kaj "Tradukita poezio" (Kolomeo, 2015), gajninto de la internacia poezia konkurso "Una ballata per l'Esperanto" (Mesino, Italio, 2019), laŭreato de la internacia poezia konkurso "Poezio el ĉiuj ĉieloj" (Mesino, Italio, 2021), laŭreato de la internacia tradukkonkurso (poezio) "Lucija Borčić", 2020, Kroatio (3-a premio), gajninto de la internacia muzikkonkurso "Ĝanfranko" (Italio, 2021), la unua kaj la dua premioj, gajninto (kunaŭtorece) de la Tutukrainia literatura konkurso "Mein Erinnerungsort" ("Loko de mia memoro") de la germana-ukrainia kultura kaj eduka centro "Nürnberger Haus" en 2021 (speciala premio)

En 2004-2012 li estis juĝantarano de la Internacia literatura konkurso "Liro".

Liaj verkaĵoj estas tradukitaj kaj aperigitaj en la germana, la kroata, la itala, la korea kaj la franca lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.