Oleksandr Olesj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Oleksandr Olesj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de novembro 1878 en Bilopillia | |
Morto | 22-an de julio 1944 (65-jara) en Prago | |
Tombo | tombejoj de Olšany [#] | |
Etno | Ukrainoj [#] | |
Lingvoj | ukraina lingvo [#] | |
Profesio | ||
Alia nomo | Александр Олесь [#] | |
Okupo | poeto • dramaturgo [#] | |
Aktiva dum | 1906– [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Oleksandr Olesj (ps. de Oleksandr Kandiba) ukraine Олександр Олесь (1878-1944) - ukraina poeto. Naskiĝis en norda Ukrainio, lernis en Ĥarkiva veterinara instituto de, laboris laŭ fako en Ĥarkivo kaj Kievo. En 1907 en Peterburgo aperis la unua poem-kolekto de poeto, kiu famigis lin. Sekvantaj poemaroj estis eldonitaj en 1909, 1911, 1914, 1917. En 1919 la poeto elmigris al Vieno, kie li daŭrigis verkadon. Mortis en Prago.
Liajn poemojn esperantigis Nadija Hordijenko Andrianova (6), Klara Rabinoviĉ (2), Volodimir Pacjurko (2), Aleksandr Logvin, Andreo Rogov, Jurij Soltykevyĉ, Petro Palivoda.