Saltu al enhavo

Nadija Hordijenko Andrianova

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nadija Hordijenko Andrianova
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1921 (1921-12-15)
en Vasilkiv
Morto 27-an de marto 1998 (1998-03-27) (76-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj Esperantoukraina
Ŝtataneco Ukrainio
Soveta Unio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater filologia fakultato de la universitato de Kievo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tradukisto
esperantisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nadija Hordijenko ANDRIANOVA (je plena nomo Надія Миколаївна Гордієнко-Андріанова, do Nadija Mikolajivna Hordienko-Andrianova, naskiĝis la 15-an de decembro 1921 en Vasilkiv, mortis la 27-an de marto 1998 en Kievo) estis ukraina Esperanto-verkistino. 25 jarojn ŝi estis fakdelegito pri literaturo kaj ĵurnalismo en Kievo (Ukrainio). Ŝi estis aŭtoro de originalaj poemaroj kaj tradukoj.

Verkistino, ĉefe poetino, ŝi publikigis recenzojn kaj tradukojn el la rusa kaj ukraina en Paco, Hungara Vivo kaj aliaj Esperanto-revuoj; tradukis kaj redaktis la poemaron Liriko de Lesja Ukrajinka (1971) kaj Ukrainaj Popolaj Fabeloj (1983). Ŝi ukrainigis E-verkojn de Sándor Szathmári kaj Tibor Sekelj por la revuo Vsesvit. Interalie en 1989 aperis la ukraina traduko de la romano Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo de Tibor Sekelj, Кумевава, син джунглів (Kumevava, sin dĵunhliv), libroforme en la eldonejo «Веселка» ("la gajulino"). En 1987 Hungara Esperanto-Asocio eldonis ŝian "lirikan aŭtobiografion" Vagante tra la Mondo Maltrankvila. Skribis ukrainlingvan porinfanan libron pri Vasilij Eroŝenko; tradukis ukraine el rusa kaj Esperanto kaj kompilis elektitan verkaron de liaj verkoj.

  • Monumentoj de l' eterna amikeco; Renkonto kun Baba Paraŝkeva; Disiĝo kun Rodopoj; Glorkanto al Jambol; Glorkanto al Esperanto (En: Bukedo, p. 64 - 74)
  • Vagante tra la Mondo Maltrankvila (originala poemaro, Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1987. - 102 p. - ISBN 963-571-182-4)
Trovu « Nadija Hordijenko Andrianova » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Ukrainaj Popolaj Fabeloj (Sofija: BEA, 1983. - 76 p.)
  • Lesja Ukrajinka: Liriko (Kievo: Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Ukrainiaj Esperantistoj, 1971. - 86 p. : ilustr.)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.