Victor Sadler
Victor Sadler | |
---|---|
Victor Sadler en Biblioteko Hector Hodler, februaro 2004 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1937 |
Morto | 24-an de majo 2020 |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Roterdamo • Brazilo • Reĝlando de Nederlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo |
Familio | |
Edz(in)o | Maiumi Sadler-Hamada (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto fonetikisto poeto programisto |
Victor SADLER (n. en 1937 en Britio kaj longe vivis en Nederlando; m. la 24-an de majo 2020[1]) estis brita esperantisto, multjara direktoro de UEA, redaktoro de Esperanto kaj akademiano.
Sadler kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Victor Sadler esperantistiĝis en 1951.
Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li dungiĝis fine de 1962 ĉe la Universala Esperanto-Asocio, en Roterdamo, por prizorgi la revuon Esperanto. Li okupiĝis ankaŭ pri la Biblioteko Hector Hodler[2]. Depost la brita epoko de UEA, li estis denove la unua redaktoro de Esperanto kiu laboris en la Centra Oficejo de UEA. En la jaroj 1968-1973 li redaktis La Monda Lingvo-Problemo.
En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro, kiel posteulo de Marianne H. Vermaas. Ĝis 1970 helpis ĉe la redaktado Akiko Ŭusink-Nagata, kaj en 1974 definitive nova redaktoro, Simo Milojeviĉ, transprenis la revuon Esperanto. Pro manko de KKS en tiu epoko, Sadler kunorganizis ankaŭ plurajn Universalajn Kongresojn. Sadler estis teknika redaktoro de Esperanto en Perspektivo aperinta en 1974. En la jaroj 1980-1981 li okupiĝis pri komputiligo de la Centra Oficejo, parte ankoraŭ nun uzatan. En 1983 li demisiis.
En 1986 oni elektis lin UEA-estrarano pri financoj, sed pro sankialoj li devis eksiĝi jam en marto 1987. En la jaroj 1970-1983 Sadler estis ano de la Akademio de Esperanto[3].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Gramatiko kaj vortaroj
[redakti | redakti fonton]Victor Sadler verkis:
- Budhisman terminaron (eld. Buddhist Publication Soc., Kandy 1962)[4], Esperantan-Sinhalan Vortareton (1963) kaj, kune kun Humphrey Tonkin, terminaron por tradukado de Esperanto-dokumentoj (1976). Li verkis ankaŭ la poemajn librojn Memkritiko (1967)[5], por kiu li ricevis la premion Arĝenta Sprono, kaj Perversaj rilatoj (2015)[6].
- Esperanta-Sinhala Vortareto, UEA, 1965
|
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Memkritiko (1968)
Programara laboro
[redakti | redakti fonton]Trovu « Victor Sadler » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Post la fino de la laboro en la Centra Oficejo, Sadler restadis en Brazilo. Reveninte al Nederlando, ekde 1985 Sadler laboris por la nederlanda programaro-kompanio BSO (nun Atos Origin), pri elektronika tradukado helpe de Esperanto. Li partoprenis tie en la projekto de multlingva komputila tradukado DLT (Distribuita Lingva Tradukado), en kiu Esperanto ludis kernan rolon. En BSO li laboris ĝis la emeritiĝo en 2002.
Antaŭe: | Ĝenerala Direktoro (ĝis 1981: "direktoro") de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Marianne Vermaas | 1968–1983 | Simo Milojeviĉ |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Homo konsterne talenta, Libera Folio, 30-a de majo 2020
- ↑ V. Sadler: La Biblioteko Hector Hodler, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 56, n. 690 (1963), p. 85
- ↑ Victor Sadler en Originala Literaturo Esperanta
- ↑ Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 56, n. 690 (1963), p. 93
- ↑ Noto pri Memkritiko en Originala Literaturo Esperanta
- ↑ Noto pri Perversaj rilatoj en Originala Literaturo Esperanta