Clarence Bicknell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bicknell en 1906

Clarence BICKNELL [biknel] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio; mortis la 17-an de julio 1918 en la vilaĝo Casterino de la komunumo de Tenda, tiam en Italio, ekde 1947 en Francio) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj poeto, esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905.

“Sufiĉe alta kaj fortika, unuavide aspektis bonkora kaj simpatia homo, kiu harmonie amis vivon simplan kaj laboreman. En liaj lazuraj kaj klaraj okuloj, en lia bonkora rideto, travidiĝis ne nur la bonkoreco, sed ankaŭ la akra menso kaj la bonhumora karaktero”. Tiel lia amiko Arturo Issel, priskribis liajn ĉefajn trajtojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bicknell venis el riĉa familio, en 1865 li doktoriĝis pri matematiko en Cambridge, kaj en 1873 obtenis la Master of Arts. En la jaroj 1870 li iĝis pastro de la anglikana eklezio[1], kaj komencis sain funkcioj ĉe la religia komunumo de Stoke on Terne; post kelkaj jaroj, tamen, decidis forlasi sian postenon por dediĉi sin al studado de naturaj sciencoj. Poste li komencis vojaĝi tra la mondo; Li estis en Ceylon, en NovZelando, en Maroko, en Majorko, kaj fine en 1877 [1] li alvenis en Italio. Post mallonga periodo en Finale li alvenis en Bordighera en 1878, li enamiĝis pri la urbeto kaj decidis resti tie ankaŭ danke al la familio de reverendo Charles Fanshawe, kiu invitis lin ofici en la loka anglikana komunumo.

Li ekloĝis en Villa Rosa, kaj tuj sindediĉis al vivo de studado kaj scienca esplorado. Ĉefe li interesiĝis pri la loka flaŭro, komencante precizan kaj sisteman klasadon de ĉiuj specioj kiujn li trovis sur la montetoj cirkaŭ Bordighera. Iom post iom pligante la radiuson de siaj ekskursoj, ne estis valo aŭ montaro de la Riviero, de Ventimiglia ĝis San Remo kiun li ne visitis. Li povis do, en 1885, publikigi sian pli prestiĝan verkon pri botaniko: “Flowering plants and ferns of the Riviera”, bonega kaj dika verko kun 82 koloraj ilustraĵoj de li mem pentritaj, kiu science priskribas la tutan flaŭron de la Riviero.

En tiu ĉi periodo Bicknell forlasis lian prireligian aktivadon. Estas interese la kialo. Estis periodo de akraj kontrastoj inter la eklezioj anglikana kaj katolika; Sed Bicknell volonte kunlaboris ankaŭ kun la katolikoj de bordighera; Li estis pro tio oficiale riproĉita de la anglikanaj superuloj kaj petata ekskuzi sin; Clarence Bicknell estis alkutimiĝita rigardi la aferojn de iu alta spirita vidpunkto, kaj ankaŭ pro tio estis tiom ĝenita pro tiu sekteca sinteno, ke li ne nur ne volis modifi sian sintenon sed deklaris ke li ne plu volis esti nomata “reverendo”. Li eĉ konstruigis en sia proprieto, laŭlonge de la Kapelo kiu estis apude, altan muron por ne konsenti ĝian vidon, kaj de tiam pli intensigis siajn sciencajn studojn.

Sed se la botaniko absorbis lin, Bicknell trovis la eblecon okupiĝi pri multaj aliaj aferoj. Hardita da la jaroj de religia vivo, denaske inklina al la sciencstudoj kaj de la belartoj, nelacigebla marŝamanto, li estis en la sama tempo agema homo kaj humaneca homo regata de superaj idealoj.

En 1888 fondis la Muzeo Bicknell, kiun li konstruigis por enteni siajn botanikajn kaj arkeologiajn kolektaĵojn; En 1913 li aldonigis apudan konstruaĵon por la Biblioteko.[1] Ekde 1937 la Muzeo-biblioteko Clarence Bicknell estas administrita de Istituto Internazionale di Studi Liguri.

Alia aktiveco de Bicknell, ĉiam diskreta kaj ofte sekreta, estis bonfarado.

Skribis pri tio lia amiko Issel: “Li ĉiam estis preta helpi. Sed tiu ĉi homo ĉiam malavara kun siaj proksimuloj, amis vivi tre simple kaj kutime vojaĝis triaklase!

Kiam li fondis la Muzeon, Bicknell ankoraŭ ne estis komencinta la studado pri kio poste donis al li la plej grandan famon: la prahistoriaj ŝtongravuraĵoj de Monto Bego.

Filmaĵo pri lia vivo[redakti | redakti fonton]

La 29-an de septembro sufiĉe multnombra spektantaro ĉeestis al la unua projekciado de la dokumentaria filmeto pri Clarence Bicknell en la Muzeo pri Natursciencoj de Ĝenovo. Partoprenis ankaŭ la prezidantinon de FEI Michela Lipari kaj aliaj esperantistoj ĉefe el Ligurio.

La filmo estas titolita ‘The Marvels of Clarence Bicknell – Le Meraviglie di Clarence Bicknelli’; realigis ĝin lia nevo Marcus Bicknell, kaj reĝisoris Remy Masseglia, ĉefaj personecoj: Renchi Bicknell (Clarence), Vanessa Bicknell (Alice Campbell).

La filmo prezentas C. Bicknel kiel amanton de la Naturo, faman botanikiston, arkeologiston kaj pentriston kun indikoj pri siaj profundaj rilatoj al Esperanto. Ne aperas en la filmo bildojn pri lia domo en Casterino kun la famaj Esperant-lingvaj proverboj kaj pentraĵoj sur la pordoj, fenestro-kovriloj kaj internaj muroj, ĉar la nunaj posedantoj de tiu montara domo ne donis la permeson publikigi tiajn fotojn.

La filmo estas profesie altnivela kun belegaj bildojn pri pejzaĝoj, floroj, bestoj, kaj plurmiljaraj gravuraĵoj sur la rokoj: la amata vivmedio de C. Bicknell en kaj ĉirkaŭ Bordighera.

Oni spektis la itallingvan version de la filmo. La sonoran parton en Esperanton oni estas ankoraŭ pretiganta.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li multe interesiĝis pri la ideo de la internacia helplingvo; Komence li lernis Volapukon, sed poste li alproksimiĝis al Esperanto kaj fine iĝis esperantisto ekde 1897. Bicknell ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en 1905 en Boulogne-sur-Mer, Francio.

En 1906 kun la bohema profesorino Rosa Junck li fondis la esperantan grupon de Milano, kaj en 1910 li fondis la esperantistan grupon de Bordighera "Antauen", kiun li prezidis ĝis sia morto en 1918.[1] En 1913 li aperigis anglalingvan libron, Gvidlibro de la surrokaj gravuraĵoj en la Maraj Alpoj (Guide to the Prehistoric Rock Engravings of the Italian Maritime Alps, 1913), kiu estis tradukita en la francan kaj en la italan, kaj daŭre restas referenca arkeologia verko pri la gravuraĵoj de la "Vallée des Merveilles" (Valo de la Mirindaĵoj).

Esperantistoj gastis ĉe li, ekz. la ĉeĥo Alexandr Sommer Batěk fine de la jaro 1909.[2] Li gastigis ankaŭ la boheman Rosa Junck al kiu li instruis Esperanton kaj kiu kunlaboris kun li en la tradukado de multnombraj literaturaĵoj. Bicknell mone subtenis multajn Esperanto-entreprenojn; li ankaŭ transskribis literaturajn esperantajn verkojn brajlen.[mankas fonto]. Li verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo kaj The British Esperantist; multaj restis manuskriptoj. Tradukis: Horacio de Lord Macauley, 1906; Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.

teksto de poeziaĵo verkita de Bicknell okaze de la morto de Zamenhof kaj aperigita en 1917 en L'Esperanto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
  • 2003: Chippindale, Christopher. La "Casa Fontanalba" - la vie de Clarence Bicknell (en la franca). En: Rivista ingauna e intemelia. Bordighera: Deputazione di Storia Patria per la Liguria / Sezione Ingauna e Intemelia.

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Himnoj[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Migliorini, Elio, verko citita 1982, p. 7.
  2. SOMMER BATĚK, Alexandr. (1925) Jak jsem padesát let žil a pracoval : paměti za prvních 50 let mého života 1874–1924 (450 p.) (la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 202–203.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]