Saltu al enhavo

Heinrich von Kleist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich von Kleist
Persona informo
Bernd Heinrich Wilhelm von Kleist
Naskiĝo 18-an de oktobro 1777 (1777-10-18)
en Frankfurto ĉe Odro, Brandenburgio,  Reĝlando Prusio
Morto 21-an de novembro 1811 (1811-11-21) (34-jaraĝa)
en Kleiner Wannsee, Berlino,  Reĝlando Prusio
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Wannsee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Alma Mater Viadrina Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Heinrich von Kleist
Familio
Patro Joachim Friedrich von Kleist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Juliane Ulrike von Pannwitz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Parencoj Margarethe von Brasch (en) Traduki (pranevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
verkisto
poeto-juristo
romanisto
poeto
novelisto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Broken Jug ❦
The Marquise of O ❦
Penthesilea ❦
About the Puppet Theatre vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernd Heinrich Wilhelm von KLEIST [klajst] (naskiĝis je la 18-a de oktobro 1777 en Frankfurto ĉe Odro, mortis je la 21-a de novembro 1811 en Berlino) estis prusa poeto kaj beletristo, dramisto.

Li celis en sia verkado la kunigon de la antikva greka kaj la ŝekspira tragedioj, tiel establante novan dramon, kiu superas ĉiujn. Li ne konis kompromison kaj post kelkaj sensukcesaj provoj verkis la dramon Batalo de Hermann (1808, pri la Batalo en la Teŭtoburga Arbaro) kaj la historian dramon Princo de Homburg (1810). La herooj ĝenerale pekas en senbrida incitiĝo, kiun sekvas la sobriĝo kaj la kolapso, formante tiel tripaŝan draman teknikon. La realisma prezento de la evoluo de la heroo estis ĝis tiam nekonata en la germana dramo.

Du elstaraj verkoj liaj estis la amuzverko La rompita kruĉo (1852) kaj la novelo Mikaelo Kohlhaas (1810).

Li konatiĝis en 1809 kun Henriette Vogel, kiu suferis je kancero kaj esprimis pli kaj pli ofte la deziron je morto. En 1811, la fortiĝanta cenzuro malfaciligis vivtenon de la verkisto. La 21-an de novembro li pafmortigis sian amikinon – je ŝia peto – kaj poste mortigis sin mem, en proksimo de lago Wannsee ĉe Potsdam.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Die Familie Schroffenstein (familio Schroffenstein, 1803)
  • Der zerbrochne Krug (La rompita kruĉo, amuzaĵo, 1806)
  • Amphitryon (Amfitriono, komedio, 1807)
  • Penthesilea (Pentezileo, 1808)
  • Die Hermannsschlacht (la batalo de Hermann, 1808)
  • Das Käthchen von Heilbronn (Katarinjo de Heilbronn, 1810)
  • Prinz Friedrich von Homburg (Princo Frideriko de Homburg, multlingve tradukita kiel "la princo de Homburg; 1810)
  • Das Erdbeben in Chili (la tertremo en Ĉilio, 1807)
  • Die Verlobung in St. Domingo (la fianĉiĝo en Santo Domingo, 1808)
  • Das Bettelweib von Locarno (la almozulino de Locarno, 1810)
  • Die heilige Cäcilie oder die Gewalt der Musik (sankta Cecilio aŭ la povo de la muziko, 1810)
  • Der Zweikampf (la duelo, 1811)
  • Der Findling (la trovita infano, 1811)
  • Die Marquise von O… (la markizino de O…, 1808)
  • Michael Kohlhaas (1810)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]