Arikapalli Giridhar Rao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arikapalli Giridhar RAO estas barata esperantisto. En 1994 li doktoriĝis en la Universitato de Hajderabado en la angla fakultato per disertacio titolita Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction (“Trans la sento de miro: la sciencfikcio kiel aventura fikcio”). Dum tiu epoko, konversacioj kun Probal Dasgupta pri la sciencfikcio enkondukis lin al Esperanto. Li nun instruas kursojn pri Esperanto, la sciencfikcio, kaj lingvopolitiko kaj plurlingva edukado en la Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato. [1]

En 2016 li estis elektita al la Akademio de Esperanto. En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]