Bengaluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bengaluro

Bengaluro (kanare ಬೆಂಗಳೂರು Bengaluru Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata (hinda) subŝtato Karnatako, en la sudo de Barato. La urbo enhavas 5,5 milionojn da loĝantoj, kaj laŭ kelkaj statistikoj ĝi estas do la sesa plej granda urbo de Barato.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La angla nomo de la urbo estas angligaĵo de la kanara nomo. Nuntempe estas propono renomi la urbon laŭ ĝia origina nomo. La unuaj skribitaj referencoj pri la urbo datiĝas de la naŭa jarcento post Kristo. Dum la periodo de koloniismo, la urbo fariĝis grava centro de brita regado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, Bengaluro fariĝis tre grava centro por informatikaj firmaoj, kaj ĝi estas konsiderata vigla, kosmopolita centro. La plejmulto de la loĝantaro estas hinduisma, kaj la plej parolata lingvo estas la kanara, tamen la angla kaj multaj aliaj barataj lingvoj ĉiuj estas komunaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bengaluro ĝuas mildan klimaton, multe malpli varma ol la klimato de la plej granda parto de Barato.

Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Eventoj[redakti | redakti fonton]

En 2008, okazis la 5-a Azia Kongreso.

En 2017, okazas la 4-a Sudazia Seminario, kadre de la jara temo de UN 2017 pri daŭripova turismo.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]