Ŝiva preĝejo Ŝivoham

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ŝiva preĝejo Ŝivoham

Statuo pri Sinjoro Ŝivo

hindua preĝejo
Ŝiva preĝejo Ŝivoham (Karnatako)
Ŝiva preĝejo Ŝivoham (Karnatako)
DEC
Situo en ŝtato Karnatako
Map
Ŝiva preĝejo Ŝivoham
Bazaj informoj
Loko Murugeŝpalja, Karnatako,  Barato
Geografia situo 12° 57′ 30″ N, 77° 39′ 24″ O (mapo)12.95831802357377.65654727645Koordinatoj: 12° 57′ 30″ N, 77° 39′ 24″ O (mapo)
Religia aliĝo Hinduismo
Rito Ŝivo
Ŝtato Karnatako
TTT paĝaro shivohamshivatemple.org
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigo 1995
Karakterizaĵoj
vdr

La Ŝiva preĝejo Ŝivoham (Ŝivoham signifas: «Mi estas Ŝivo»)[1] estas templo troviĝanta ĉe la strato Malnova Flughaveno (angle Old Airport road),[2][3] en urbo Bengaluro, en suda Barato. Ĉe la templo oni adoras la hinduan dion Sinjoron Ŝivon. Konstruita en 1995, ĝi posedas statuon pri Ŝivo, alta 20 metrojn (65 futojn). La templo allogas po ĉ. 500 000 preĝantojn kaj pilgrimantojn ĉiujare, inkluzive de inter 100 000 kaj 150 000 okaze de la Maha Ŝivaratri.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam konata kiel la Ŝiv Mandir (t.e., «preĝejo de Ŝivo»), la templon konsekris Ŝri Ŝankaraĉarja el Ŝringeri la 26-an de februaro 1995. La skulptaĵon pri la Sinjoro Ŝivo kreis la skulptisto Kaŝinat. La templo estis renomita kiel la Ŝiva preĝejo Ŝivoham en 2016, kaj ekde tiam la fokuso de la preĝejo estas helpi homojn atingi la Mokŝon per kompreno de la principoj en antikvaj vedaj tekstoj.

Ŝiva statuo Ŝivoham.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La enirejo al la templo havas lingamon pri Ŝivo alta 7,6 metrojn (25 futojn), la plej granda en urbo Bengaluro.

La statuo pri la Sinjoro Ŝivo prezentas la riveron Gangon elfluanta de sia haro.[2][3] La statuo estas sidita en meditema (tiel-nomata «lotusa») pozicio[3] kun lia Damaru kaj Triŝula, kiel menciitaj en la Ŝiva Purano.

Krom la statuo pri Sinjoro Ŝivo (65 futojn)[2][4], eĉ ekzistas statuo pri Sinjoro Ganeŝo[5] (32 futojn),[2] starigita la 1-an de marto 2003 fare de Dada Ĝ.P. Vasvani. Preĝantoj ofte ligas safran-koloritajn fadenojn antaŭ Sinjoro Ganeŝo,[4] esperante ke la diaĵo solvu iliajn problemojn. Pluraj resanigaj ŝtonoj estas lokitaj ĉe la sanktejo fronte de la idolo de Sinjoro Ŝivo. Fervoruloj tuŝas aŭ brakumas ĉi tiujn resanigajn ŝtonojn esperante pri mirakloj.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

La pilgrimoj al preĝejo Amarnat kaj al Barah Jyotirling Yatra, estis rekreitaj ĉe la templo Ŝivoham, por tiuj kiuj ne havas la eblecon veturi al tia fora loko kun ties malfavora klimato.

La Amarnath Paanch Dhaam Yatra ĉe la templo kondukas la pilgrimantojn enen de homfarita kaverno[3] kun ŝtona kaj malebena tereno — tiel simila al terenoj de montaraj regionoj, kie troviĝas la kvin sanktejoj Damoj, nome Haridvar, Badrinat, Kedarnat kaj Amarnat.[4] Ekzistas ankaŭ kopio de la glacia lingamo[2] videbla ĉe Amarnat.

Pilgrimantoj ofte faligas 108 monerojn po unu en bovlojn ĉantante Ŝivan mantron: oni kredas, ke farante tion, la diaĵo plenumos la dezirojn de la preĝantoj.[4]

La 12 Ĝjotirlingamoj (Somnath, Mallikarjun, Mahakaleswar, Omkareshwar, Kedarnath, Bhimashankar, Vishwanath, Trimbakeshwar, Baidyanath, Nageshwar, Rameshwaram, Grishneshwar) videblas, rekreitaj, en artefarita kaverno ĉe la templo.

Maha Ŝivaratri[redakti | redakti fonton]

La Maha Ŝivaratri estas festita kiel tago de dankemo al Sinjoro Ŝivo.[3] Le celebroj de la Maha Ŝivaratri ĉe la templo inkluzivas tagajn kaj noktajn festadojn; en tiuj okazoj, oni organizas tujajn baĝanojn kaj spiritajn eventojn, kiel «Ŝiv Antakŝari» kaj «Ĝagran». Dum la Maha Ŝivaratri oni eĉ povas spekti spektaklon de laser-projektata lumo kaj sonaj efektoj.

Bonfarada agado[redakti | redakti fonton]

La templo subtenas la senhejmulojn dividante siajn enspezojn kun «A.i.R Humanitarian Homes» (signifo: «humanecaj domoj»), kiu funkciigas tri lokojn en Bengaluro kaj provizas loĝejojn por ĝis 600 loĝantoj entute.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]