Gango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gango
hindie: गंगा
rivero
Varanasiganga.jpg
Sur Gango apud Varanasio
Landoj
Fontrivero
 - alteco ĉ,4000 m
Enfluejo
 - situo Bengala Golfo
Longo 2 600 km (1 616 mi)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ganges

GangoGanga (hindie गंगा gangaa) estas dulanda rivero en Azio, kiu trafluas (kaj formis) la ebenaĵon de Bengalio, en Barato kaj Bangladeŝo. Tiu rivero estas 2525 km longa kaj ekfluas en okcidenta Himalajo en la barata subŝtato Utarakando, kaj fluas suden kaj orienten tra la Ganga Ebenaĵo de Norda Barato en Bangladeŝon, kie ĝi elfluas en la Golfo de Bengalo. Ĝi estas la tria plej granda rivero laŭ akvoŝarĝo.

La Gango estas la plej sankta religia rivero por Hinduoj.[1] Ĝi estas ankaŭ eltenejo por milionoj de baratanoj kaj aliaj bengalanoj kiuj loĝas ĉe ties fluejo kaj dependas el ĝi por ties ĉiutagaj necesaĵoj.[2] Ĝi estas adorata kiel la diino Ganga en Hinduismo.[3] Ĝi estis ankaŭ grava historie, kun multaj iamaj provincaj aŭ imperiaj ĉefurboj (kiaj Pataliputra,[4] Kannauj,[4] Kara, Kaŝi, Patnao, Haĝipuro, Mungero, Bagalpuro, Murŝidabado, Baharampuro, Kampilĝo, kal Kolkato) kiu situas ĉe ties bordoj.

La Gango estis rangita kiel la kvina plej poluita rivero de la mondo en 2007. Poluado minacas ne nur homojn, sed ankaŭ pli ol 140 fiŝajn speciojn, 90 amfibiajn speciojn kaj la endanĝeritan Gangan riverdelfenon. Estas projekto por purigi la riveron nome Gangagada Plano, nome media iniciato por eviti poluadon, kiu ĝis nun ne sukcesis,[5][6][7] pro koruptado, manko de teknika sperto,[8] mallerta pormedia planado,[9] kaj manko de elteno fare de religiaj aŭtoritatoj.[10]

La alternativa nomo "Ganges", fine en "-es", venis al multaj lingvoj tra Latino el fontoj de Antikva Grekio, ĉefe el la rakontoj pri la militoj de Aleksandro la Granda, kiu eniris ĝis tien en Hindio.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

Gango formiĝas el la du riveroj nome Alaknanda kaj Bhagirathi[11], kunfluantaj proksime de urbeto en Utarakando, Devprajag, kies nomo signifas ĝuste "dia kunfluo". Tio estas la tradicia komenco de Gango. Pli precize, Gango originas, laŭ tradicio, el ses sanktaj riveroj (Alaknanda, Bhagirathi, Dhauliganga, Mandakini, Nandakini, Pindar), kiuj kunfluas unu post la alia; la lasta kunfluo estas tiu de Alaknanda kaj Bhagirathi. La alto de la kunfluejo estas ĉirkaŭ 460 m super marnivelo.

Kunfluejo de Alaknanda kaj Bhagirathi.

Tamen, Bhagirathi estas, hidrografie, la unua parto de Gango, do oni povas taksi ĝian fonton la vera fonto de Gango[12]. La akvo devenas de granda Glaĉero Gangotri, kuŝanta inter altegaj montopintoj (ĉirkaŭ 7000 m); unu el tiuj montoj nomiĝas Bhagirathi same kiel la rivero. La urbeto Gangotri (3100 m) kaj la fino de la glaĉero (Gaŭmuĥ, ĉirkaŭ 4000 m) estas sanktaj lokoj por Hinduismo. La preciza fino de la glaĉero kaj komenco de la rivero ŝanĝas dum la jaroj, ĉar la glaĉero malplilongiĝas jaron post jaro.

Fluo[redakti | redakti fonton]

Apud Haridvaro, Gango foriras el la montara regiono kaj eniras la grandegan ebenaĵon nomatan Indus-Ganga Ebenaĵo. Baldaŭ poste, ĝi eniras ankaŭ la ŝtaton Utar-Pradeŝon kaj, proksimiĝante al Delhio (ĝis ĉ. 100 km), turnas al oriento.

En Allahabado Gango ricevas gravan dekstran alfluanton, Jamunon, longan preskaŭ 1400 km.

Gango kun alfluantoj.

Post la eniro en Biharon, Gango ricevas aliajn gravajn alfluanton, Ghaghara (aŭ Karnali), Son, Gandok, Kosi (aŭ Koŝi), ĉiuj pli mallongaj ol Jamuno.

Gango fluas mallonge tra Ĝarĥando kaj Okcident-Bengalo.

Gango apud Patnao.

Riverfino[redakti | redakti fonton]

En Farakka Gango disiĝas en du malsamajn riverojn: la ĉefa daŭre nomiĝas Gango, la pli malgranda nomiĝas Huglo. Digo kaj kanaloj ŝanĝis la naturan fluejon.

La ĉefa rivero eniras Bangladeŝon, kie ĝi akceptas la akvojn de Bramaputro. Ĉar Bramaputro estas pli longa ol Gango mem (sed ne multe pli longa), ne klaras kiu estas kies alfluanto. Tradicie, la komuna parto havas apartan nomon, Padmo. Tria rivero, pli eta (Meghna), aldonas sin al Padmo.

Satelita foto de la delto de Gango (Huglo maldekstre).

Padmo formas grandan delton, antaŭ la enfluo en la Golfon de Bengalo, parton de la Hinda Oceano. La areo de la delto varias laŭ la sezonoj; minimume ĝi estas ĉirkaŭ 110 mil km².

Oni povas ankaŭ diri, ke la delto de Gango enhavas du ĉefaj brakojn, Huglon kaj Padmon. Iuj eĉ nomas nur la Huglon Gango kaj la ceteran parton de la delto nur Padma.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Hinda subkontinento kuŝas sur la Hindia tektona plato, nome minora plato ene de la Hind-Aŭstralia Plato.[13] Ties difinaj geologiaj procezoj ekis antaŭ 75 milionoj da jaroj, kiam, kiel parto de la sudo de la superkontinento Gondvano, ĝi startis nordorientenan drivo — kio daŭris kvindek milionoj da jaroj — tra la tiam neformita Hinda Oceano.[13] La posta kolizio de la subkontinento kun la Eŭrazia plato kaj subdukcio sub ĝi, stariĝis ĝis Himalajo, nome la plej alta montaro de la planedo.[13] En la iama tuja marfundo sude de la aperanta Himalajo, la platomovado kreis ampleksan linian depresion, kio, laŭgrade estinta plenigita el sedimentoj alportitaj de la Induso kaj ties alfluantoj kaj de Gango kaj ties alfluantoj,[14] nune formas la mondoregionon de la Indus-Ganga ebenaĵo.[15]

La Indus-Ganga ebenaĵo estas geologie konata kiel sedimenta aŭ randa fleksejo.[16]

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

La rivero Gango en Kolkato, kaj la ponto de Haora en la fono.
Malsupra Gango en Lakŝmipur, Bangladeŝo.

Plej gravaj maldekstra-bordaj alfluantoj estas Gomti, Ghaghara, Gandaki, kaj Kosi; plej gravaj dekstra-bordaj alfluantoj estas Jamuno, Son, Punpun kaj Damodar. La hidrologio de Gango estas tre komplika, speciale en la regiono de la Ganga Delto. Unu rezulto estas diferencaj vojoj por determini la longon de la rivero, ties akvokvanton kaj la grandon de ties akvokolekta areo.

La nomo Gango estas uzata por la rivero inter la kunfluejo de la riveroj Bhagirathi kaj Alaknanda, en Himalajo, kaj la unua forkiĝo de la rivero, apud la Akvobaraĵo de Farakka kaj la limo inter Barato kaj Bangladeŝo. Oni diras ofte, ke la longo de Gango estas iom super 2 600 km longa, ĉirkaŭ 2 601 km,[17] 2 525 km[18][19]aŭ 2 650 km.[20] En tiuj okazoj la fonto de la rivero estas kutime konsiderita la fonto de la rivero Bhagirathi, de la Glaĉero Gangotri en Gomuĥ kaj ties elfluejo la elfluejo de la rivero Megno en la Golfo de Bengalo.[18][19][17][20] Foje la fonto de Gango estas konsiderata en Haridvaro, kie la fontoj de la rojoj de Himalajo elfluas en la Ganga Ebenaĵo.[21]

En kelkaj okazoj, la longo de Gango estas donita de ĝia alfluanto la rivero Huglo, kiu estas pli longa ol sia ĉefa produkto tra la rivero Megno, rezulte en totala longo de ĉirkaŭ 2 704 km, sed kalkulita el la fonto de Bhagirathi,[22] aŭ 2321.50 km, se el Haridvaro ĝis la elfluejo de Huglo.[23] En aliaj okazoj la longo estas kalkulita je ĉirkaŭ 2 304 km, el la fonto de Bhagirathi ĝis la landlimo kun Bangladeŝo, kie ties nomo ŝanĝiĝas al Padmo.[24]

Pro similaj tialoj, la fontoj havas diferencajn versiojn pri la grando de la akvokolekta baseno de la rivero. Fakte la baseno kovras partojn de kvar landoj, nome Barato, Nepalo, Ĉinio, kaj Bangladeŝo; de dek unu subŝtatoj de Barato, nome Himaĉal Pradeŝ, Utarakando, Utar Pradeŝ, Madhja Pradeŝ, Ĉatisgaro, Biharo, Ĝarĥando, Panĝabo, Harjano, Raĝastano, Okcidenta Bengalo, kaj la Unia Teritorio de Delhi.[25] La Ganga baseno, inklude la delton sed ne la basenojn de BramaputroMegno, estas ĉirkaŭ 1 080 000 km², el kiuj 861 000 km² estas en Barato (ĉirkaŭ 80%), 140 000 km² en Nepalo (13%), 46 000 km² en Bangladeŝo (4%), kaj 33 000 km² en Ĉinio (3%).[26] Foje la akvokolektaj basenoj de Gango kaj Bramaputro–Megno estas kombinitaj por totalo de ĉirkaŭ 1 600 000 km²[27] aŭ 1 621 000 km².[28] La kombinita baseno Gango-Bramaputro-Megno (mallongigita kitl GBM aŭ GMB) etendiĝas tra Bangladeŝo, Butano, Barato, Nepalo kaj Ĉinio.[29]

La Ganga baseno etendiĝas el Himalajo kaj Transhimalajo norde, ĝis la nordaj deklivoj de la Vindja Montaro en la sudo, el la orientaj deklivoj de la montaro Aravali en la okcidento ĝis la Ĉotanagpur-Altebenaĵo kaj la delto de Sunderbans en oriento. Grava parto de la akvokvanto el Gango venas el la Himalaja montaro. Ene de Himalajo, la Ganga baseno etendiĝas preskaŭ 1 200 km el la divido inter Jamuno kaj Satluj laŭlonge de la Simla montaro kiu formas la limon kun la baseno de Indus okcidente ĝis la Singalila montaro laŭlonge de la limo inter Nepalo kaj Sikkim kiu formas la limon kun la baseno de Bramaputro en oriento. Tiu parto de Himalajo enhavas 9 el la 14 plej altaj montopintoj en la mondo super 8 000 m en alteco, inklude la Everest kiu estas la plej alta pinto de la Ganga baseno.[30] La aliaj pintoj super 8 000 m en la baseno estas Kangchenjunga,[31] Lhotse,[32] Makalu,[33] Ĉo Oju,[34] Dhaulagiri,[35] Manaslu,[36] Annapurna[37] kaj Shishapangma.[38] La Himalaja parto de la baseno inkludas la sud-orientan parton de la subŝtato Himaĉal Pradeŝ, la tutan subŝtaton Utarakando, la tutan ŝtaton Nepalo kaj la plej nordokcidentan parton de la subŝtato Okcidenta Bengalio.

Ankaŭ la akvokvanto de Gango estas diferenca depende de la fonto. Ofte, akvokvanto estas priskribita en la elfluejo de la rivero Megno, tiel kombinante Gangon kun Bramaputro kaj Megno. Tio rezultas en totala ĉiujara averaĝo de ĉirkaŭ 38 000 m³,[28] aŭ 42 470 m³.[22] En aliaj okazoj la averaĝa akvokvanto de Gango, Bramaputro kaj Megno estas kalkulitaj separate, je ĉirkaŭ 16 650 m³ por Gango ĉirkaŭ 19 20 m³ por Bramaputro, kaj ĉirkaŭ 5 100 m³ por Megno.[18]

Ponto Hardinge, Bangladeŝo, trapasas la Gango-Padmon riveron. Ĝi estas unu el la plej gravaj lokoj por mezuri la akvofluon de malsupra Gango.

La maksimuma pinta akvokvanto de Gango, registrita en la Ponto Hardinge en Bangladeŝo, superis 70 000 m³.[39] La minimuma registrita en la sama loko estis de ĉirkaŭ 180 m³, en 1997.[40]

La hidrologia ciklo en la Ganga baseno estas regata de la sudokcidenta musono. Ĉirkaŭ 84% de la totala pluvokvanto okazas en la musono el junio al septembro. Sekve, la akvofluo en Gango estas tre laŭsezona. La proporcio de averaĝa akvofluo el la seka sezono ĝis la musono estas ĉirkaŭ 1:6, mezurita en la Ponto Hardinge. Tiu forta laŭsezona variado okazigas multajn problemojn por la disvolvigo de la rimedoj kaj de tero kaj de akvo en la regiono.[24] La laŭsezoneco de la akvofluo estas tiom akra ke ĝi povas okazigi kaj sekegon kaj inundojn. Bangladeŝo, partikulare, ofte suferas sekegon dum la seka sezono kaj regule suferas ekstremajn inundojn dum la musono.[40]

En la Ganga Delto multaj grandaj riveroj kuniĝas, foje are kaj foje forkiĝe en komplika reto de rivereroj nome riverkanaloj. La du plej grandaj riveroj, nome Gango kaj Bramaputro, disiĝas en distribukanaloj, el kiuj la plej granda kuniĝas kun aliaj grandaj riveroj antaŭ kuniĝi ili mem en la Golfon de Bengalo. Sed tiu nuna kanalmodelo ne estis ĉiam same. Laŭlonge de la historio la riveroj en la Ganga Delto ofte ŝanĝis siajn vojojn, ofte ege modifante la reton de kanaloj.

Antaŭ la fino de la 12a jarcento la fluejo Bagirati-Hugli estis la ĉefa kanalo de Gango kaj Padmo estis nur minora elflueja kanalo. La ĉefa fluo de la rivero atingis la maron ne tra la nuntempa Huglo sed tra la tiama Adi Ganga, nun sekigita. Inter la 12a kaj la 16a jarcentoj la kanaloj de Bagirati-Huglo kaj Padmo estis pli malpli de egala gravo. Post la 16a jarcento Padmo kreskiĝis ĝis iĝi la ĉefa kanalo de Gango.[41] Ubi supozas, ke la Bagirati-Huglo iom post iom pleniĝis el sedimento, kio okazigis, ke la ĉefa fluaĵo de Gango ŝanĝiĝis sudorienten kaj al Padmo. Fine de la 18a jarcento Padmo estis iĝinta la ĉefa fluejo de Gango.[22] Unu rezulto de tiu ŝanĝo al Padmo estis ke Gango tian kuniĝis al Megno kaj Bramaputro antaŭ elflui en la Golfon de Bengalo. La nuntempa kunfluejo de Gango kaj Megno estis formita tre ĵuse, antaŭ nur ĉirkaŭ 150 jaroj.[42]

Ankaŭ proksime de la fino de la 18a jarcento, la fluejo de la malsupra Bramaputro draste ŝanĝiĝis, grave modifante ĝian rilaton kun Gango. En 1787 estis granda inundo fare de la rivero Tista, kiu tiam estis alfluanto de la rivero Gango-Padmo. La inundo de 1787 okazigis, ke Tista suferis subitan ŝanĝon en la fluejo, moviĝis orienten kaj kuniĝis kun Bramaputro kio okazigis, ke Bramaputro ŝanĝis sian fluejon suden, elfosante novan kanalon. Tiu nova ĉefa kanalo de Bramaputro estas nomata Jamuno. Ĝi fluas suden kaj kuniĝas al Gango-Padmo. Pasintece, la ĉefa fluejo de Bramaputro estis pli oriente, pasanta tra la urbo Majmansing kaj kunigante al Megno. Nuntempe tiu kanalo estas malgranda alfluanto sed retenas la nomon Bramaputro, foje Malnova Bramaputro.[43] La loko de la kunfluejo de Malnova Bramaputro kun Megno, ĉe la loĝloko Langalband, estas ankoraŭ konsiderata religia fare de Hinduistoj. Proksime al la kunfluejo estas grava fruhistoria (arkeologia) loko nome Vari-Bateŝvar.[41]

En la pluvsezono de 1809, la malsupra kanalo de Bagirati, kondukante al Kalkato, estis tute fermita; sed en la venonta jaro ĝi remalfermiĝis kaj estis preskaŭ de la sama grando de la supra kanalo sed ambaŭ tamen suferis konsiderindan malpliigon, probable pro la nova komunikvojo malfermita sub Jalanggi en la supra kanali.[44]

Historio[redakti | redakti fonton]

La nasko de Gango.

Dum la fino de la Harapan-periodo, ĉirkaŭ 1900–1300 a.n.e., okazis la etendo de la Harapana setlejo orienten el la baseno de la rivero Induso ĝis la doab Gango-Jamuno, kvankam neniu trapasis la Gangon por setliĝi en sia orienta bordo. La disintegrado de la Harapana civilizacio, en la komenco de la 2-a jarmilo a.K., markas la punkton en kiu la centro de la Hindia civilizacio ŝanĝiĝis el la Indusa baseno al la Ganga baseno.[45] Eble estis ligo inter la setlejo de la fino de la setlejo Harapan de la Ganga baseno kaj la arkeologia kulturo konata kiel "Tombejo H" kaj la Hindarja popolo de la Veda Civilizo.

Tiu rivero estas la plej longa kaj la plej religie adorata en Barato.[46] Sed dum la komenco de la Veda periodo kaj en la Rigvedo, la riveroj Induso kaj Sarasvati ricevis pli da spirita gravo, ne Gango. Sed ankaŭ, gravas scii ke la lastaj tri Vedoj donis multe pli da gravo al Gango, montrante ŝanĝon en kulturaj kaj religiaj konsideroj pro la okazaĵoj de tiu epoko.Thapar (1971)[47] La Ganga Ebenaĵo iĝis la centro de sinsekvaj povegaj ŝtatoj; ekde la Maŭrja imperio ĝis la Mogola Imperio.[48][49]

La unua eŭropa vojaĝanto kiu menciis Gangon estis la greka sendito Megasteno (ĉirkaŭ 350–290 a.n.e.). Li faris tion kelkajn fojojn en sia verko "Indika": "Hindio denove posedas multajn riverojn kaj grandajn kaj navigeblajn, kiuj, havante siajn fontojn en la montaroj kiuj etendiĝas laŭlonge de la norda limo, trapasas la landan nivelon, kaj ne malmultaj el tiuj, post kuniĝi unu kun alia, falas en la rivero nomata Gango. Nune tiu rivero, kiu je sia fonto estas 30 stadiojn larĝa, fluas el nordo suden, kaj elfluas en la oceano formante la orientan limon de la Gangaridaj, nome nacio kiu posedas vastan forton de la pelj grandaj elefantoj." (Diodoro II.37).[50]

En 1951 okzis disputo pri la komunhavo de la akvo de Gango inter Barato kaj la tiama Orienta Pakistano (nune Bangladeŝo), post Barato deklaris sian intencon konstrui la Akvobaraĵon de Farakka. La origina celo de la akvobaraĵo, kiu estis kompletigita en 1975, estis dissendi ĝis 1 100 m³ de akvo el Gango al la distribuejo Bagirati-Huglo por restaŭri navigeblon en la Haveno de Kalkato. Oni supozis, ke dum la plej akra seka sezono la Gango fluigus ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 m³, tiel lasante 280 ĝis 420 m³ por la tiam Orienta Pakistano.[51] Orienta Pakistano objekciis kaj procesa disputo okazis. En 1996 estis subskribita 30-jara traktato kun Bangladeŝo. La enhavo de tiu interkonsento estas komplika, sed esence tiu establas, ke se Gango fluas en Farakka malpli ol 2 000 m³ tiam kaj Barato kaj Bangladeŝo ricevas po 50% el la akvo, kaj tiel ĉiu ricevas almenaŭ 1000 m³ por alterne dek-tagaj periodoj. Tamen, post nur unu jaro la fluo en Farakka falis al niveloj multe pli subaj al la historia averaĝo, kio malebligis la plenumon de la garantiita kunhavo de akvo. En marto 1997, la fluo de Gango en Bangladeŝo falis al sia plej malalta nivelo, nome 180 m³. La fluo de la seka sezono revenis al normalaj niveloj en la postaj jaroj, sed ĉiuokaze oni faris klopodojn por kontroli la problemon. Unu el tiuj planoj estis alia akvobaraĵo konstruota en Bangladeŝo nome en Pangŝa, okcidente de Dako. Tiu akvobaraĵo helpus Bangladeŝon ple bone utiligi sian parton de la akvoj de Gango.[52]

Religia kaj kultura gravo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la hinduismo, Gango estas sankta rivero, en kies akvoj banado purigas la homon el pekoj. Estas ankaŭ tre dezirate havi sian tombon en Gango. Oni taksas, ke Gango ĉiutage akceptas 400 mortintajn kaj kremaciitajn homojn.

Irigacio[redakti | redakti fonton]

Gango kaj ĉiuj ties alfluantoj, speciale Jamuno, estis uzitaj por irigacio ekde antikvaj tempoj.[53] Baraĵoj kaj kanaloj estis oftaj en la ganga ebenaĵo ekde la 4-a jarcento a.n.e.[54] La baseno de Gango-Bramaputro-Megno havas grandan hidroelektran potencialon, de ĉirkaŭ 200 000 ĝis 250 000 megavatoj, preskaŭ duono el kiu povus esti facile kontrolita. Je 1999, Barato profitis ĉirkaŭ 12% el la hidroelektra potencialo de Gango kaj nur ĝuste 1% el la vasta potencialo de Bramaputro.[55]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Junulino vendanta plastajn ujojn por kunporti akvon el Gango, Haridvaro.

La Ganga Baseno kun sia fekunda gtundo ludas gravan rolon por la agrikulturaj ekonomioj de Barato kaj Bangladeŝo. Gango kaj ties alfluantoj havigas konstantan fonton de irigacio por tre ampleksa areo. Ĉefaj produktoj kultivataj en la areo estas rizo, sukerkano, lentoj, olesemoj, terpomoj, kaj tritiko. Laŭlonge de la bordoj de la rivero, la abundo de marĉoj kaj lagoj havigas riĉan kreskantan areon por produktoj kiel legomoj, kapsikoj, mustardo, sesamo, sukerkano kaj juto. Estas ankaŭ multaj fiŝkaptejoj laŭlonge de la rivero, kvankam tiu restas tre poluita. Ankaŭ la gravaj industriaj urboj Unnao kaj Kanpur, sur la riverbordoj en kiuj dominas tanindustrioj helpas la poluadon.[56] Kanpur en Barato kaj Dako en Bangladeŝo estas la plej grandaj urboj ĉe Gango.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismo estas alia rilata aktiveco. Tri urboj sanktaj por Hinduismo — nome Haridvaro, Prajag (Allahabad), kaj Varanasi— altiras milionojn da pilgrimantoj al siaj akvoj por baneti sin en Gango, kio estas supozita purigadeblo el pekoj kaj helpo atingi savadon. Ankaŭ la rapidejoj de Gango estas popularaj por riverflosado, kio altiras aventuremulojn en la someraj monatoj. Ankaŭ kelkaj urboj kiel Kanpur, Kalkato kaj Patna estis disvolvigintaj riverfrontajn promenejojn laŭlonge de la riverbordoj por allogi turistojn.[57][58][59][60]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Bengala tigro en la Nacia Parko Jim Corbett.

En la ebenaĵo ĉirkaŭ Gango, antaŭ malmultaj jarcentoj, nome ĝis la 16a kaj 17a jarcentoj, estis ankoraŭ oftaj grandaj mamuloj sovaĝe kaj nature viantaj, kiel elefantoj (Elephas maximus), rinoceroj (Rhinoceros unicornis), leonoj (Panthera leo leo), tigroj (Panthera tigris tigris), gaŭroj (Bos gaurus), barasingoj (Rucervus duvaucelii) lipursoj (Melursus ursinus) ktp.[61] En la 21a jarcento estas kelkaj grandaj naturaj animaloj, ĉefe cervoj, aproj, sovaĝaj katoj kaj malgrandaj nombroj de la subspecio de Hindia lupo, de orŝakaloj, kaj de ruĝaj kaj Bengalaj vulpoj. Bengalaj tigroj survivas nur en la areo de Sundarbans de la Ganga Delto.[62] La Sundarbanda nesalakva marĉa ekoregiono, tamen, estas preskaŭ malaperinta.[63] Minacitaj mamuloj en la supra Ganga Ebenaĵo estas la tigro, la elefanto, la lipurso, kaj la kvarkorna antilopo (Tetracerus quadricornis).[61]

Homa disvolvigo, ĉefe agrikulturo, anstataŭis preskaŭ ĉion el la origina natura vegetaĵaro de la Ganga baseno. Pli ol 95% de supra Ganga Ebenaĵo estis degradita aŭ konvertita al agrikulturo aŭ urbaj areoj. Nur unu granda areo de relative netuŝita habitato restas, ĉefe laŭlonge de la montetoj de Himalajo. Nuntempe, anstataŭis la naturan praarbaron preskaŭ ĉie urboj kaj kampoj. Estas tamen pluraj naciaj parkoj apud la rivero aŭ ĝiaj alfluantoj. La plej malnova (1936) estas la Nacia Parko Jim Corbett, en Utakarando. Krome estas la Nacia Parko Rajaji kaj la Nacia Parko Dudhŭa.[61] Alia grava nacia parko, apud la riverfino, estas la Nacia Parko Sundarbans, kiu estas Monda heredaĵo de Unesko. Menciindas ĉi tie ankaŭ la Nacia Parko Keoladeo kaj la Nacia Parko Gangotri.

Multaj birdospecioj estas laŭlonge de la baseno, kiel la majnaoj, papagoj de la genro Psittacula, korvoj, milvoj, perdrikoj, kaj diversaj kokanseroj. Anasoj kaj galinagoj migras trans Himalajo dum vintro, kaj estas tiel altiritaj grandnombre al malsekejoj.[48] Ne estas endemiaj birdoj en supro de la Ganga Ebenaĵo. La Hindia otido (Ardeotis nigriceps) kaj la sifeotido (Sypheotides indicus) are considered globally threatened.[61]

Akvaj bestoj[redakti | redakti fonton]

La katlo (Catla catla) estas unu el la hindiaj karpospecioj kiuj subtenas gravajn fiŝkaptejojn en Gango.

Multaj fiŝaj specioj vivas en Gango, kvankam ilia kvanto malgrandiĝas pro poluo kaj fiŝkaptado. Oni ĉirkaŭkalkulis je 350 fiŝospecioj tiuj kiuj vivas en la tuta Ganga baseno, inklude kelkajn endemiajn.[64] En grava studo de 2007–2009 pri la fiŝŝoj de la Ganga baseno (inkludante kaj la riveron mem kaj ties alfluantojn, sed sen kalkuli la basenojn de Bramaputro kaj de Megno), totalo de 143 fiŝospecioj estis registritaj, inklude 10 neindiĝenajn enportitajn speciojn.[65] La plej diversaj ordoj estas Ciprinoformaj (barbioj kaj aliaj), Siluroformaj (katfiŝoj) kaj Perkoformaj (perkoj), el kiuj ili enhavas ĉirkaŭ 50%, 23% kaj 14% respektive el la totalo de fiŝospecioj de la baseno.[65]

Estas distingaj diferencoj inter la diferencaj sekcioj de la riverbaseno, sed Ciprinedoj estas la plej diversaj ĝenerale. En la supra parto (iom ĉe Utarakando) pli ol 50 specioj estis registritaj kaj nur Ciprinedoj jam konsistas el preskaŭ 80% el tiuj, sekvitaj de Balitoredoj (ĉirkaŭ 15.6%) kaj Sisoredoj (ĉirkaŭ 12.2%).[65] Sekcioj de la Ganga baseno je altitudoj super 2 400-3 000 m super marnivelo estas ĝenerale sen fiŝoj. Tipaj genroj kiuj alproksimiĝas al tiu altitudo estas Schizothorax, Tor, Barilius, Nemacheilus kaj Glyptothorax.[65] Ĉirkaŭ 100 specioj estis registritaj el la meza sekcio de la baseno (iom egale al sekcioj de Utar Pradeŝ kaj partoj de Biharo) kaj pli ol 55% el tiuj estas en la familio Ciprinedoj, sekvite de Sĥilbeedoj (ĉirkaŭ 10.6%) kaj Klupeedoj (ĉirkaŭ 8.6%).[65] La plej malsupra sekcio (ion egale al la baseno en partoj de Biharo kaj en Okcidenta Bengalio) inkludas gravajn inundebenaĵojn kaj estas hejmo de preskaŭ 100 specioj. Ĉirkaŭ 46% el tiuj estas en la familio Ciprinedoj, sekvite de Sĥilbeedoj (ĉirkaŭ 11.4%) kaj de Bagredoj (ĉirkaŭ 9%).[65] Inter la tuto, pluraj genroj de Ciprinedoj (Labeo, Barilius, Bangana ktp), la katfiŝo Clarias batrachus, la labirinta fiŝo Anabas cobojius, la osteoglosoforma Chitala chitala. Ankaŭ kelkaj ŝarkoj vivas en la malalta parto de Gango; Glyphis gangeticus estas en danĝero malaperi.

La Ganga baseno subtenas gravajn fiŝkaptejojn, sed tiuj malpliiĝis en la lastaj jardekoj. En la regiono de Allahabado en la meza sekcio de la baseno, kaptado de karpo falis el 424.91 tunoj en 1961–1968 ĝis 38.58 tunoj en 2001–2006, kaj kaptado de katfiŝo falis el 201.35 tunoj en 1961–1968 ĝis 40.56 tunoj en 2001–2006.[65] En la regiono de Patnao en la malsupra sekcio de la baseno, kaptado de karpo falis el 383.2 tunoj al 118, kaj de katfiŝo el 373.8 tunoj ĝis 194.48.[65] Kelkaj el la fiŝoj komune kaptitaj en la fiŝkaptejoj estas la katlo (Catla catla), la Tor putitora, la Tor tor, la rohuo (Labeo rohita), la katfiŝo Clarias batrachus, la pangazio (Pangasius pangasius), la bagaria katfiŝo (Bagarius), serpentokapulo (Channa), la notoptero (Notopterus notopterus) kaj la Chanos chanos.[48][65]

La Ganga baseno estas hejmo de ĉirkaŭ 30 fiŝospecioj kiuj estas listigitaj kiel minacataj ĉefe pro trofiŝkaptado (foje kontraŭleĝa), poluado, akvelĉerp0do, sedimentado kaj invadaj specioj.[65] Inter la minacataj specioj estas la draste endanĝerita Ganga ŝarko (Glyphis gangeticus).[66] Kelkaj fiŝospecioj migras inter diversaj sekcioj de la rivero, sed tiuj movoj estas foje malhelpitaj pro la konstruado de akvobaraĵoj.[65]

Du specioj de krokodiluloj vivas en la rivero: la gavialo (Gavialis gangeticus) kaj la marĉa krokodilo (Crocodylus palustris).

En Gango vivas ankaŭ specio de delfenoj: nome Platanista gangetica.

Rilato al homoj[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Gravaj urboj ĉe Gango estas Kanpur, Allahabado, Varanasio, Patnao kaj Dako. Kolkato estas ĉe Huglo, kiu estas branĉo de Gango. Ĉiuj el ili kontribuas al la poluado de la rivero, sed kontraste ankaŭ profitis el la religia karaktero kiun homoj atribuis dum jarcentoj al tiu. Tiel Gango estas grava akso por la vivo de la tuta mondoregiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alter, Stephen (2001), Sacred Waters: A Pilgrimage Up the Ganges River to the Source of Hindu Culture, Houghton Mifflin Harcourt Trade & Reference Publishers, ISBN 978-0-15-100585-7, https://books.google.com/books?id=qb9yQgAACAAJ, retrieved 30a de Julio 2013 
  2. "US TV host takes dig at Ganges", Zeenews.com, 16a de Decembro 2009. Kontrolita 4a de Julio 2012.
  3. Bhattacharji, Sukumari. (1995) Legends of Devi. Orient Blackswan. ISBN 978-81-250-0781-4.
  4. 4,0 4,1 Ghosh, A.. An encyclopaedia of Indian archaeology. BRILL. ISBN 978-90-04-09264-8. OCLC 313728835.
  5. Haberman, David L. (2006), River of Love in an Age of Pollution: The Yamuna River of Northern India, University of California, ISBN 978-0520247901 
  6. Gardner, Gary (2003), "Engaging Religion in the Quest for a Sustainable World", in Bright, Chris, State of the World: 2003 (Special 20th anniversary ed.), Norton, pp. 152–76, ISBN 978-0393323863 
  7. "Clean Up Or Perish", The Times of India, 19a de Marto 2010
  8. Sheth, Jagdish N. (2008), Chindia Rising, Tata McGraw-Hill, ISBN 978-0070657083 
  9. Singh, Munendra; Singh, Amit K. (2007), "Bibliography of Environmental Studies in Natural Characteristics and Anthropogenic Influences on the Ganga River", Environ Monit Assess 129 (1–3): 421–32, doi:10.1007/s10661-006-9374-7, PMID 17072555 
  10. Puttick, Elizabeth (2008), "Mother Ganges, India's Sacred River", in Emoto, Masaru, The Healing Power of Water, Hay House, pp. 241–52, ISBN 978-1401908775 
  11. Euttaranchal - Devprayag angle
  12. Euttaranchal - Gangotri angle
  13. 13,0 13,1 13,2 Ali & Aitchison 2005.
  14. Dikshit & Schwartzberg 2007, p. 7
  15. (2000) “Holocene tectonic movements and stress field in the western Gangetic plains”, Current Science 79 (4), p. 438–49. 
  16. Dmowska, Renata. (2003) Advances in Geophysics. Academic Press. ISBN 978-0120188468.
  17. 17,0 17,1 Merriam-Webster. (1997) Merriam-Webster's geographical dictionary. Merriam-Webster. ISBN 978-0877795469.
  18. 18,0 18,1 18,2 Jain, Agarwal & Singh 2007, pp. 334–342.
  19. 19,0 19,1 Gupta 2007, p. 347.
  20. 20,0 20,1 Berga 2006, p. 1304.
  21. Dhungel & Pun 2009, p. 210.
  22. 22,0 22,1 22,2 Parua 2009.
  23. Dhungel & Pun 2009.
  24. 24,0 24,1 Mirza 2004.
  25. (9a de majo 1975) “The Ganges Water Machine”, Science 188 (4188), p. 611–16. doi:10.1126/science.188.4188.611. 
  26. Suvedī 2005, p. 61.
  27. Elhance 1999, pp. 156–58.
  28. 28,0 28,1 Arnold 2000.
  29. (2002) FRIEND 2002: Regional Hydrology: Bridging the gap between research and practice. IAHS. ISBN 978-1901502817.
  30. Mount Everest, China/Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  31. Kāngchenjunga, India/Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  32. Lhotse, China/Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  33. Makalu, China/Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  34. Cho Oyu, China/Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  35. Dhaulāgiri, Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  36. Manaslu, Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  37. Annapūrna, Nepal. Alirita 12a de marto 2014.
  38. Shishapangma, China. Alirita 12a de marto 2014.
  39. Krishna Murti 1991, p. 10.
  40. 40,0 40,1 Salman & Uprety 2002, p. 133.
  41. 41,0 41,1 Chakrabarti 2001, pp. 126–27.
  42. Catling, David. (1992) Rice in deep water. International Rice Research Institute. ISBN 978-9712200052.
  43. “Brahmaputra River”, Encyclopædia Britannica.
  44. Martin, Robert. (1838) The History, Antiquities, Topography, and Statistics of Eastern India. Vol-II: Bhagulpoor, Goruckpoor, and Dinajepoor, p. Book 1, Chaer 1, Page 9.
  45. McIntosh, Jane. (2008) The ancient Indus Valley: new perspectives. ABC-CLIO, p. 99–101. ISBN 978-1576079072.
  46. Largest, Longest, Highest and Smallest In India. onlineGKguide.com. Arkivita el la originalo je 8a de decembro 2008. Alirita 7a de septembro 2008.
  47. "The stabilising of what were to be the Arya-lands and the mleccha-lands took some time. In the Ṛg Veda the geographical focus was the sapta-sindhu (the Indus valley and the Punjab) with Sarasvatī as the sacred river, but within a few centuries ārya-varta is located in the Gaṅgā-Yamūnā Doāb with the Ganga becoming the sacred river." (p. 415)
  48. 48,0 48,1 48,2 "Ganges". Encyclopædia Britannica (Encyclopædia Britannica Online Library l.). 2011. Alirita la 27an de majo 2020.
  49. Wink 2002.
  50. W. W. Tarn (1923). “Alexander and the Ganges”, The Journal of Hellenic Studies 43 (2), p. 93–101. doi:10.2307/625798. 
  51. Salman & Uprety 2002, pp. 136–37.
  52. Treaty Between the Government of the Republic of India and the Government of the People's Republic of Bangladesh on Sharing of the Ganges/Ganga Waters at Farakka.Salman & Uprety (2002, pp. 172, 178–87, 387–91)
  53. Singh 2005, pp. 69–79.
  54. Hill 2008.
  55. Elhance 1999, p. 163.
  56. Report of the committee on pollution caused by leather tanning industry to the water bodies / ground water in Unnao district of Uttar Pradesh. Alirita 23a de aprilo 2014.
  57. Sushovan Sircar. "Take a walk along the Hooghly", 11 March 2014. Kontrolita 24a de aprilo 2014.
  58. Piyush Kumar Tripathi. "Funds flow for riverfront project", 3a de aŭgusto 2013. Kontrolita 24a de aprilo 2014.
  59. Ganga pathway to be complete in three years. The Times of India (22a de aprilo 2014). Alirita 24a de aprilo 2014.
  60. Central govt approval to KDA's riverfront development project. The Times of India Mobile Site.
  61. 61,0 61,1 61,2 61,3 "Upper Gangetic Plains moist deciduous forests". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 267an de majo 2020.
  62. "Ganges". Encyclopædia Britannica (Encyclopædia Britannica Online Library eld.). 2011. Alirita la 27an de majo 2020.
  63. "Sundarbans freshwater swamp forests". Terrestrial Ecoregions. World Wildlife Fund. Alirita la 27an de majo 2020.
  64. (2010) Allen, D.J.: The Status and Distribution of Freshwater Biodiversity in the Eastern Himalaya. IUCN. ISBN 978-2-8317-1324-3.
  65. 65,00 65,01 65,02 65,03 65,04 65,05 65,06 65,07 65,08 65,09 65,10 (2012) “Freshwater fish biodiversity in the River Ganga (India): changing pattern, threats and conservation perspectives”, Rev Fish Biol Fisheries 22, p. 251–272. doi:10.1007/s11160-011-9218-6. 
  66. Glyphis gangeticus, Ganges shark. FishBase. Alirita 7a de majo 2011.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Garhwali - Riveni Ghat Rishikesh
  2. Jeevmoksha - Yoga Capital Rishikesh
  3. Gango Rafting - White Water Rafting
  4. Tungnath - Tungnath Trek
  5. Dehradun - Dehradun Travel Guide
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ganges en la angla Vikipedio.