Ĝarkando
Ĝarkando | |
---|---|
Origina nomo | hindie झारखंड |
subŝtato de Barato | |
Administrado | |
Estas parto de | Barato |
Administra centro | Ranĉio |
Politiko | |
Estro | Hemant Soren (ekde 4-a de julio 2024) |
Demografio | |
Oficiala lingvo | Hindia |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 32 966 238 |
Loĝdenso | 414 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 79 722 km² (7 972 200 ha) |
Ĝarkando sur la mapo de Barato | |
Geografia situo | 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo)23.3585.33Koordinatoj: 23° 21′ 0″ N, 85° 19′ 48″ O (mapo) [+] |
Hor-zono | UTC+05:30 [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | IN-JH |
Eksteraj paĝoj | |
jharkhand | |
La kategorio en la Komunejo | Ĝarkando [+] |
Ĝarkando (hindie झारखंड) estas ŝtato respektive subŝtato en orienta Barato. Ĝarkando iĝis aparta gubernio la 15-an de novembro 2000. Antaŭe, ĝi estis la suda parto de la subŝtato Biharo. Ĉirkaŭ Ĝarkando estas la subŝtatoj Biharo (norde), Utar-Pradeŝo kaj Ĉatisgaro (okcidente), Oriso (sude), kaj Okcident-Bengalo (oriente).
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 32 988 134 loĝantoj sur areo de 79 714 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 414 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo de Ĝarkando estas Ranĉio, kiu estas industria urbo. Kelkaj aliaj urboj kaj industriaj centroj de la subŝtato Ĝarkando estas Ĝamŝedpur, Bokaro, Sindri, Gumla, Deoghar, Giridih, Hazaribag, Mango, Medininagar, Phusro, Ramgarh kaj Dhanbad.
La nomo Ĝarkando devenas de la hindia vorto "ĝari" kiu signifas "arbeton" kaj "arbuston", do, "arbustejo". La subŝtato estas konata pro sia minerala riĉeco kaj biologia diverseco.
Lingvo, literaturo kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]Ĝarkando havas multajn lingvojn. Ili apartenas al tri lingvofamilioj. Hindarjaj lingvoj inkluzivas la lingvojn angika, bhoĝpuri, khortha, nagpuri, sadri, hindia, urdua, orija kaj bengala. Ĝi ankaŭ estas hejmo por la lingvoj Munda -- kurmali, korku, santhali, mundari, bhumij, kharia kaj ho; kaj la dravidaj lingvoj korwa, oraon kaj paharia. Granda parto de la subŝtato parolas la hindian, bengalan kaj la orijan.
Biologia diverseco
[redakti | redakti fonton]La parkoj kaj bestoĝardenoj en Ĝarkando montras panoramon de biologia diverseco.
La nacia parko Betla, 25 km de la Daltonganĝ, havas aeron ĉirkaŭ 250 km². En ĝi troviĝas tigroj, elefantoj, gaŭroj, akvocervoj, aproj, pitonoj kaj simioj.
Administraj distriktoj
[redakti | redakti fonton]La subŝtato konsistas el 18 distriktoj kiuj estis parto de la suda Biharo. Kelkaj el ili estis reorganizitaj por krei 6 novajn distriktojn: Latehar, Saraikela Kharsawan, Jamtara, Sahebgunj, Khunti kaj Ramgarh. Nun la subŝtato havas 24 distriktojn.
Distriktoj de Ĝarkando
[redakti | redakti fonton]- Ranĉio
- Lohardaga
- Gumla
- Simdega
- Palamu
- Latehar
- Garhwa
- West Singhbhum
- Serikela Kharsawan
- East Singhbhum
- Dumka
- Jamtara
- Sahebganj
- Pakur
- Godda
- Hazaribag
- Chatra
- Koderma
- Giridih
- Dhanbad
- Bokaro
- Deoghar
- Khunti
- Ramgarh
|