Akvocervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akvocervo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Remaĉuloj Ruminantia
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervenoj Cervinae
Genro: Cervo Cervus
Specio: C. unicolor
Cervus unicolor
(Kerr, 1792)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akvocervo (Cervus unicolor) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj estas trovebla en Junano, Siĉuano, Hunano, Gŭangŝjio, Gŭangdongo, kaj Tajvano de Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio, Srilanko, Hindoĉina Duoninsulo, Indonezio kaj Filipinoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plenkreska akvocervo altas 1,3-1,4 metrojn kaj pezas 200-300 kilogramojn. Ĝia korpo estas bruna, la kolo, abdomeno, internaj flankoj de la kvar membroj kaj dorsa flanko de la vosto estas flavaj. Ĝi portas malhelbrunan strion de la frunto, tra la vertebraro, ĝis la vosto. Ĝi havas grandajn kaj rektajn orelojn, kun okulfrapa orbita glando.

Vivejo kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa cervo vivas en arbaroj kaj herbejoj kun dissemitaj arboj. Ĝi ne havas fiksan loĝejon, malofte iras al loko malproksime de akvofonto. Kvankam ĝi estas foje videbla en frumateno aŭ vespera krepusko, ĝi tamen aktivadas, manĝas kaj trinkas ĉefe nokte. Ĝi tage ripozas en arbaro aŭ ŝirmejo. Ĝi manĝas ĉefe herbojn, precipe junajn herbojn proksime al akvofonto, kaj ankaŭ arbofoliojn, ĝermojn kaj sovaĝajn fruktojn. Iafoje ĝi manĝas plantidojn de rizo kaj batato. La akvocervo ŝatas vadi en ŝlimo tutjare, precipe antaŭ kaj dum la pariĝa tempo. Eĉ en frosta vintro, ĝi ankoraŭ ofte kuŝas en malprofunda akvo. Ĝi estas saĝa kaj singardema, havas akran flaradon kaj kuras rapide. Krom homoj, ankaŭ tigroj, leopardoj kaj ŝkaloj estas ĝiaj naturaj malamikoj. Antaŭ pariĝo la vircevo okupas spacon kaj per blekado allogas al si 6-8 cervinojn. Al la aliaj vircervoj estas malpermesite eniri tiun spacon. La vircervo vivas kune kun cervinoj nur en la pariĝa tempo. Post la pariĝa tempo, la vircervo forlasas la cervinojn kj denove komencas vivi sola. Kaj la cervinoj vivas kune kun siaj idoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]