Hazaribag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hazaribag
urbo
Administrado
Poŝtkodo 825301
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 59′ N, 85° 21′ O (mapo)23.9885.35Koordinatoj: 23° 59′ N, 85° 21′ O (mapo) [+]
Alto 610 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hazaribag (Ĝarkhando)
Hazaribag (Ĝarkhando)
DEC
Hazaribag
Hazaribag
Situo de Hazaribag
Hazaribag (Barato)
Hazaribag (Barato)
DEC
Hazaribag
Hazaribag
Situo de Hazaribag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hazaribagh [+]
vdr

Hazaribag, hindie हज़ारीबाग़ estas urbego en nordorienta Barato, en norda parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Hazaribag, kie ĝi estas ties sidejo.

Lernejo en Hazaribag

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo estas derivita de du persaj vortoj: Hazar (هزار) kun la signifo "unu mil" kaj bagh (باغ) kun la signifo "ĝardeno". Tial la signifo de la urbego estas "urbo de mil ĝardenoj".

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Hazaribag havis 142 489 (kun la aglomeraĵo 153 599) da loĝantoj kun legopovo 90%, signife pli alta, ol la landa averaĝo 74%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hazaribag situas sur altebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 670 m super la marnivelo. Bokaro troviĝas 56 (voje 116), Phusro 68, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 70 (voje 99), Gaja (Barato) 96 (voje 130), Giridih 97, Dhanbad 109 (voje 128), Aŭrangabad (Biharo) 132, Singrauli 276, Kolkato 345 (voje 434), tutlanda ĉefurbo Delhio 962, Mumbajo 1413 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo de Hazaribag estis densa arbaro pli frue kaj daŭre estas ĉirkaŭita de arbaroj. La komunumo estis establita en 1790. La municipa korporacio formiĝis en 2015.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hazaribag havas la duan plej altan karborezervon en Ĝarkando, plejparte sendifekta.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj en Hazaribag estas la hindia kaj urdua lingvoj, krome oni parolas en en:khortha language.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Hazaribag funkcias 28 bazlernejoj, 41 mezlernejoj, multaj altlernejoj, 2 universitatoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La hinduismo estas la primara religio en Hazaribag, poste sekvas la islamanoj. Hazaribag estas sidejo de katolika diocezo.

Stacidomo en Hazaribag

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hazaribag havas trairan fervojan linion. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Ranĉio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Hazaribag jare pluvas meze po 1400 mm. Precipe dum la musono pluvas inter junio-septembro, sed pluvas ankaŭ en la ceteraj monatoj. La temperaturo varias inter 17-29 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj preĝejoj
  • nacia parko proksime (19 km)
  • lago same nomata Hazaribag estas elstara turistloko
  • kuracloko
  • populara sanktejo (17 km)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans