Aŭrangabad (Biharo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭrangabad
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 824101
Demografio
Loĝantaro 102 244  (2011) [+]
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 45′ N, 84° 22′ O (mapo)24.7584.37Koordinatoj: 24° 45′ N, 84° 22′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 1419,7 km² ( 141 970 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Aŭrangabad (Biharo)
Aŭrangabad (Biharo)
DEC
Aŭrangabad
Aŭrangabad
Situo de Aŭrangabad
Aŭrangabad (Barato)
Aŭrangabad (Barato)
DEC
Aŭrangabad
Aŭrangabad
Situo de Aŭrangabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aurangabad, Bihar [+]
vdr

Aŭrangabad, Pri tiu ĉi sono prononco, hindie औरंगाबाद, बिहार estas urbego en norda Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Gaja (Barato) en la samnoma distrikto, kie ĝi estas sidejo.

Monumento en Aŭrangabad

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Aŭrangabad havis 102 244 da loĝantoj kun legopovo 86%, signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aŭrangabad situas sur la nordhinda ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 108 m super la marnivelo. Dehri troviĝas 23, kantona sidejo Gaja (Barato) 64, Ĝehanabad 81, subŝtata ĉefurbo Patnao 121, Hazaribag 132, Kolkato 474, ĉefurbo Delhio 833, Mumbajo 1348 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Aŭrangabad estis disigita de distrikto de Gaja en 1972.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo ludas primaran rolon en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas rizojn, tritikojn, lentojn, kolzojn kaj fragojn. Nepre menciindas la elektrocentralo, produktadoj de cementoj, tapiŝoj kaj latunaĵoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Aŭrangabad estas hinduoj (75%), poste islamanoj (24%), la cetraj religioj malpli, ol 1%.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Aŭrangabad la loĝantaro parolis magahie kaj hindie.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Aŭrangabad situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas mezume pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭrangabad ne havas fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego el Dehri, Patnao, Dhanbad kaj Medidinagar, krome sola flankovojo kuras al la plej proksima fervoja linio. La plej proksima flughaveno en Gaja funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans