Dehri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dehri
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 821307
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 52′ N, 84° 11′ O (mapo)24.8784.18Koordinatoj: 24° 52′ N, 84° 11′ O (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dehri (Biharo)
Dehri (Biharo)
DEC
Dehri
Dehri
Situo de Dehri
Dehri (Barato)
Dehri (Barato)
DEC
Dehri
Dehri
Situo de Dehri

Map

vdr

Dehri, ankaŭ konata kiel Dehri-on-Sone hindie डेहरी estas urbego en norda Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Patnao, en distrikto Rohtas.

Ponto al Dehri

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Dehri havis 137 231 da loĝantoj kun legopovo 81% signife pli alte ol la landaveraĝo. Dehri atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1990-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dehri situas sur ebenaĵo de Gango kun averaĝa alteco de 110 m super la marnivelo laŭ Son (rivero). Laŭ la rivero ne tro for troviĝas granda akvobaraĵo ekde la 1960-aj jaroj, kie komenciĝas la kanalsistemo por la ĉirkaŭaĵo. Distrikta sidejo Sasaram troviĝas 18, Aurangabad (Biharo) 26, Buksar 76, Arrah 86, Gaja (Barato) 84, Ĝehanabad 89, Ballia 95, Ghazipur 97, subŝtata ĉefurbo Patnao 123 (voje 154), Singrauli 172, Kolkata 499, tutlanda ĉefurbo Delhio 806, Mumbajo 1344 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo la dinastio Magadha loĝis en la regiono. Apenaŭ io ajn estas konata pri la mezepoka historio de Dehri. Ŝer Ŝah Suri post 1531 sukcesis alporti grandajn partojn de Biharo kaj Bengalio sub sian kontrolon. En la 19-a jarcento kaj en la unua duono de la 20-a jarcento la britoj regis.

Akvobaraĵo ĉe Dehri

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dehri estas grava industria urbo kun la jenaj produktaĵoj: sukeroj, lignaĵoj (per segiloj), ampoloj, ŝuoj kaj cementoj. En Dehri gravas ankaŭ laŭ trafiko, ĉar voja kaj fervoja ponto transiras la riveron Son, kiu estas maksimume preskaŭ 3 km larĝa sed preskaŭ sekigita printempe.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Dehri kelkaj altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Dehri la ĉefaj lingvoj estas la bojpura, hindia kaj angla lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Dehri estas hinduismo kun 83,5%, poste islamo preskaŭ 16%, aliaj ĉirkaŭ 1%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Dehri alvenas 3 fervojaj linioj el Sasaram, Gaja kaj el sudo. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias inter Dehri kaj Sasaram.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dehri situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 15-32 °C. Jare pluvas mezume 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dehri ne havas iujn ajn vidindaĵojn de historia aŭ kultura gravecoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans