Sasaram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sasaram
urbo
Administrado
Poŝtkodo 821115
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 57′ N, 84° 2′ O (mapo)24.9584.03Koordinatoj: 24° 57′ N, 84° 2′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Sasaram (Biharo)
Sasaram (Biharo)
DEC
Sasaram
Sasaram
Situo de Sasaram
Sasaram (Barato)
Sasaram (Barato)
DEC
Sasaram
Sasaram
Situo de Sasaram

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sasaram [+]
vdr

Sasaram, Pri tiu ĉi sono prononco hindie सासाराम, urdue سسرام estas urbego en norda Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Patnao, en distrikto Rohtas, kie ĝi estas ties sidejo.

Maŭzoleo en Sasaram

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Sasaram havis 147 408 (kun la aglomeraĵo 351 408) da loĝantoj kun legopovo 80% signife pli alte ol la landaveraĝo. Sasaram atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sasaram situas sur ebenaĵo de Gango kun averaĝa alteco de 115 m super la marnivelo, sed tre proksime montetoj etendiĝas. Dehri troviĝas 18, Aurangabad (Biharo) 42, Buksar 68, Ghazipur 83, Ballia 90, Arrah 92, Mugalsarai 97, Gaja (Barato) kaj Ĝehanabad po 102, Varanasio 109, subŝtata ĉefurbo Patnao 134 (voje 153), Singrauli 160, Kolkata 517, tutlanda ĉefurbo Delhio 789, Mumbajo 1332 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Sasaram estis sidejo de dinastioj, precipe en 16-a jarcento, sed dinastio loĝis jam en tiu regiono en la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo. Malmulto estas konata ĉirkaŭ la mezepoka historio de Sasaram. Ŝer Ŝah Suri post 1531 li sukcesis alporti grandajn partojn de Biharo kaj Bengalio sub sian kontrolon kaj en la jaroj 1539 ĝis 1545 li eĉ forpelis reganton de Delhio. Post lia morto la urbo iĝis sensignifa, sed revigliĝis pro statuso de distrikta sidejo en 1972.

Maŭzoleo en Sasaram

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sasaram estas konata pro la produktado de cementoj, sterkoj, konstruŝtonoj, en la urbo mem ekloĝis metiistoj, komercistoj kaj servaj provizantoj. La ĉirkaŭaĵo estas konata kiel la "bovlo da rizo". La kanala irigaciosistemo ankaŭ estas tre elstara en tiu areo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Sasaram 2 universitatoj kaj pluraj altlernejoj funkcias.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sasaram la ĉefaj lingvoj estas la bojpura, hindia, angla kaj urdua lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Sasaram estas hinduismo kun 73%, poste islamo preskaŭ 26%, fine sikismo 1%.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stacidomo de Sasaram

Al Sasaram alvenas 3 fervojaj linioj el Mugalsarai, Dehri kaj Arrah. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego el kiel la fervojoj, la kvara direkto estas Buksar. La plej proksima flughaveno funkcias inter Sasaram kaj Dehri.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sasaram situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo estas averaĝe 25 °C kaj varias inter 18-32 °C. Jare pluvas mezume 1065 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

La pli supre menciita imperiestro Ŝer Ŝah Suri naskiĝis ĉi tie.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans