Bojpura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bojpura lingvo
natura lingvomoderna lingvo
bihara lingvo
Parolantoj 52 200 000
Skribo nagario
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 bho
  Glottolog bhoj1244
Angla nomo Bhojpuri
Franca nomo bhodjpouri
vdr

Bojpura estas lingvo el Barato apartenanta al la bihara lingvaro, konistante el lingvoj kiuj proksime rilatas unu al la alia. La lingvo estas ĉefe parolata en la norda barata subŝtato Biharo, same kiel en najbaraj areoj en la subŝtatoj Utar-Pradeŝo kaj Ĝarkando, same kiel en Nepalo. La lingvo estas skribita per la alfabetoj devanagari kaj kaithi.

La bojpura estis kunportita al Surinamo kaj aliaj karibiaj landoj fare de sklavoj kaj elmigrantoj. Surinamhindoj parolas sarnamian hindustanan, variaĵon de karibia hindustana bazita sur la bojpura kaj aliaj biharaj lingvoj. Tiu ĉi lingvo estis alportita reen al Nederlando fare de surinamhindoj.

La limo inter Bhojpuri kaj aliaj Biharaj lingvoj ne estas la sama por ĉiuj lingvistoj. Estas do grandaj diferencoj en la nombro da parolantoj. Laŭ Ethnologue [1] la bojpura estis parolata de proksimume 27 milionoj da homoj (en 1997), tio estdas por la bojpura lingvo en la mallarĝa senco. La surinamhindo-nederlanda kantisto Ray Mohan multe klopodas disvastigi la lingvon en popmuziko (Sarnámi/Bhojpuri pop)[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]