Medininagar
Medininagar | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 822101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 2′ N, 84° 4′ O (mapo)24.03333333333384.066666666667Koordinatoj: 24° 2′ N, 84° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 215 m [+] | ||
Areo | 150 km² (15 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Medininagar [+] | |||
Medininagar, hindie मेदिनीनगर antaŭe Daltonganĝ estas urbego en nordorienta Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Ĝarkando, en distrikto Palamu, kie ĝi estas ties sidejo.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La pli frua loknomo estas derivita de brita kolonelo Dalton, kiu estis tie komisaro en la 19-a jarcento. Daltonganĝ estis ŝanĝita al Medininagar en 2004 post raĝo Medini, kiu regis tie.
Demografio[redakti | redakti fonton]
En 2011 Medininagar havis 158 941 (laŭ la germanlingva Vikipedio nur 78 396, laŭ la ruslingva Vikipedio 73 307) da loĝantoj kun legopovo 87%, pli alta, ol la landaveraĝo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Medininagar situas laŭ rivero en:North Koel River sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 215 m super la marnivelo. Aŭrangabad (Biharo) troviĝas 85, Gaja (Barato) 127, Hazaribag 132, Ambikapur 136, Singrauli 144, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 148, Kolkato 468, tutlanda ĉefurbo Delhio 853, Mumbajo 1293 kilometrojn (aere) [1].
Historio[redakti | redakti fonton]
Distrikto Palamu estis establita en 1892, supozeble ekde tiam estis Daltonganĝ sidejo.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La oficialaj lingvoj en Medininagar estas la hindia kaj angla lingvoj.
Eduko[redakti | redakti fonton]
En Medininagar la plej altnivela instruado okazas en universitato (establita en 2009) kaj altlernejoj.
Religio[redakti | redakti fonton]
La hinduismo estas la primara religio en Medininagar kun 77%, poste sekvas la islamanoj kun ĉirkaŭ 20%, kristanoj 2%, fine kelkaj aliaj religioj ĉirkaŭ 1%. La urbego estas katolika diocezo.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Medininagar havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego, ponto helpas la trafikon. Medininagar havas lokan flughavenon por helikopteroj kaj tre malgrandaj aviadiloj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Medininagar situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1050 mm averaĝe. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter junio-septembro dum musono. La temperaturo varias inter 19-33 °C.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- diversaj preĝejoj
- hinduaj kaj kristanaj festivaloj
- Nacia Parko kun tigroj proksimume 20 km de la urbo
- fortikaĵo
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans