Punpun (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punpun (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 200 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Ĝarkhando
vdr

Punpun estas rivero kiu estas alfluanto de Gango. Ĝi originiĝas en la distrikto Palamu de Ĝarkhando kaj fluas tra la distriktoj Ĉatra, Aurangabad, Gaĝa kaj Patna de la Ŝtatoj de Barato Ĝarkhando kaj Biharo.[1] Punpun estas urbo nomita laŭ la rivero Punpun en Patna kiu estas sur la bordo de la rivero. Sur tiu bordo oni celebras la festivalon Ĉath Puja.

La rivero Punpun originiĝas en la Ĉotanagpur-Altebenaĵo, je alto de 300 metroj. La rivero fluas ĉefe nordorienten kaj kuniĝas al Gango en Fatuha, 25 kilometrojn suben de Patnao.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Asian Pacific Remote Sensing and GIS Journal. United Nations. Alirita la 26an de majo 2020.
  2. "Hydrology and Water Resources of India de Sharad K. Jain, Pushpendra K. Agarwal, Vijay P. Singh". p. 357. Google books. Alirita la 26an de majo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]