Saltu al enhavo

Uniaj teritorioj de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unio Barato konsistas el pluraj ŝtatoj respektive subŝtatoj kaj aldone el 8 uniaj teritorioj.

Mapo de la 28 ŝtatoj kaj 8 uniaj teritorioj de Barato
Nomo Ĉefurbo Oficiala lingvo Areo (km²) loĝantaro (2011) Fondo kodo
A Andamanoj kaj Nikobaroj (insularo) Port Blair hindia 8 249 380 581 1950 IN-AN
B Ĉandigaro Ĉandigaro hindia 114 1 055 450 1966 IN-CH
C Dadro kaj Nagar-Havelio plus Damano kaj Diuo Daman guĝarata 603 586 956 2020 IN-DH
Ĉ Ĝamuo kaj Kaŝmiro Srinagaro guĝarata 42 241 12 258 433 2019 IN-JK
D Ladako Leh tibeta, ladaka 59 146 290 492 2019 IN-LA
E Lakŝadivoj (insularo) Kavaratti malajala 32 64 473 1956 IN-LD
F Delhio (ĉefurba teritorio) Delhio hindia 1 483 16 787 941 1950 IN-DL
G Pondiĉero Pondiĉero tamila, franca 492 974 345 1963 IN-PY

En 2019 la eksa teritorio Ĝamuo kaj Kaŝmiro dividiĝis al nova pli okcidenta Ĝamuo kaj Kaŝmiro kaj pli orienta Ladako. Tiuj teritorioj estas pridiskutataj ekde kiam ekzistas la Barata unio - pretendojn pri Ĝamuo kaj Kaŝmiro havas ankaŭ Pakistano, kaj pretendojn pri Ladako Pakistano kaj Ĉinio. Krome en 2020 la antaŭaj teritorioj Dadro kaj Nagar-Havelio plus Damano kaj Diuo unuiĝis al nova komuna teritorio.

La nombroj de loĝantoj laŭ la nacia censo de 2011 ankoraŭ estas la aktualaj nombro en somero 2025.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]