Bengala Delto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ganga Delto)
La Bengala Delto.

La Gango-Bramaputro Delto (konata ankaŭ kiel Bramaputra Delto,[1] la Sunderbana Delto, Ganga Delto aŭ la Bengala Delto[2]) estas riverdelto en Suda Azio, nome en la regiono Bengalo, konsistantaj el Bangladeŝo kaj la subŝtato Okcidenta Bengalo, Barato. Ĝi estas la plej granda delto de la mondo, kaj elfluigas en la Golfo de Bengalo. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej fekundaj regionoj en la mondo, kio havigas al ĝi la kromnomon La Verda Delto. Tiu delto etendas el la rivero Hooghly okcidente de la rivero Meghna oriente. Ĝi estas proksimume 354 km (220 mi) tra la Golfo de Bengalo.[3] Kolkato (iam Kalkuto) kaj Holdia en Barato kaj Mongla kaj Ĉitagongo en Bangladeŝo estas la ĉefaj marhavenoj de la delto.

Nombraj grandaj riveroj fluas tra la Bramaputra Delto, kiaj la Padmo (ĉefa alfluanto de Gango) kaj la Jamuno (ĉefa alfluanto de Bramaputro), kiuj kuniĝas inter si kaj poste kuniĝas kun la Meghna antaŭ eniri en la maro.

Koordinatoj: 22° 42′ N 89° 40′ O / 22.700 °N, 89.667 °O / 22.700; 89.667 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merriam-Webster's Geographical Dictionary. Springfield, Mass.: Merriam-Webster. 1997. ISBN 978-0-87779-546-9. Alirita la 23an de Aprilo 2011. p. 412
  2. Chowdhury, Sifatul Quader; Hassan, M Qumrul (2012). "Bengal Delta". In Islam, Sirajul; Jamal, Ahmed A. Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (2a eld.). Asiatic Society of Bangladesh.
  3. Merriam-Webster, p. 412

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2005-10-26 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]