Huglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hooghly)
Huglo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 260 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Okcident-Bengalo
Map
vdr
Huglo el Balli, Hoŭrah.

HugloHugli (literumita ankaŭ angle kiel Hooghly kaj Hoogli kaj surloke kiel Kati-Ganga) estas grava rivero kaj alfluanto de Gango en Barato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksimume 260 kilometrojn longa kaj fluas en la subŝtato Okcidenta Bengalio.[1]

Gango disiĝas en Padmo kaj Huglo apud Giria, Murŝidabad. Krome estas hom-farita disigejo de la rivero supre de Farakka. Padmo fluas orienten al Bangladeŝo, dum Huglo fluas suden tra Okcidenta Bengalio. La rivero fluas tra la regiono Rarh, la plej malsupraj deltaj distriktoj de Okcidenta Bengalio, kaj finfine en la Golfo de Bengalo.

La supra riverborda zono estas nomata Bhagirathi dum la malsupra riverborda zono estas nomata Huglo. Gravaj riveroj kiuj drenas en Bhagirathi-Huglo estas Maĝurakŝi, Jalangi, Ajaj, Damodar, Rupnaraĝan kaj Haldi krom Gango. Kolkato kaj Hugli-Ĉinsura, la sidejo de la distrikto Hugli, estas sur la bordoj de tiu rivero.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hugli River - river, India". Alirita la 23an de majo 2020.
  2. "District". Arkivigite je 2014-11-11 per la retarkivo Wayback Machine Voiceofbengal.com. Alirita la 23an de majo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]