Kampilĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KampilĝoKampilya estis ĉefurbo de la Panĉala Regno (Barato) regata de Drupada dum la epoko de Mahabarato. Oni mencias en la Mahabarato ke kiam Pandavoj estis en ekzilo kaj restis en loko nomata Ekaĉakra (Etaŭah, Utar-Pradeŝo), ili eksciis, ke Drupada, reĝo de Panĝĉalo, estis anoncinta la Sŭaĝamvara de sia filino Draupadi. Ili tiam venis al Kampilĝo (Kampil, Utar-Pradeŝo), nome ĉefurbo de Drupada.

Iam nomita laŭ la nomoj Kampilĝo kaj Makandi, la historio de Kampilaji datas reen el la epoko de Bagaŭana Vimalanata. Ĝi estas ankaŭ la naskoloko de la reĝo Harisen de la dinastio de Ikŝvakuo. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la reĝo Drupad kiu regis tie dum la periodo de Bagaŭana Vimalanata. Multaj restaĵoj trovitaj dum la elfosaj laboroj indikas, ke tie estis multaj temploj de Ĝainismo. Sed nune tiu loko estas transformata en malgranda vilaĝo. Ĝi estas ankaŭ la naskoloko de Sati Draupadi inter 16 sati. La diaĵoj de tiu loko estas konsiderataj apartenantaj al la Gupta periodo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sister Nivedita & Ananda K. Coomaraswamy: Myths and Legends of the Hindus and Bhuddhists, Kolkata, 2001 ISBN 81-7505-197-3
  • Nagendranath Basu: 'Bangla vishva kosha'