Ivan Ŝirjaev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sirjaev.jpg

Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV (ruse: Иван Геннадьевич Ширяев, kaŝnomo: Ivan Malfeliĉulo; naskiĝis la 11-an de aprilo 1877 en Vereteja, gubernio Jaroslavl; mortis la 23-an de oktobro 1933) estis rusa instruisto, post 1904 vilaĝa pastro en Vologda.

Ŝirjaev fariĝis esperantisto en 1895 kaj dum sia tuta vivo seninterrompe uzis Esperanton, partoprenis la literaturajn konkursojn de SFPE, La Ondo de Esperanto, Internaciaj Floraj Ludoj ktp. Li kunlaboris al L' Esperantiste, Lingvo Internacia, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo ktp.

Sub la plumnomo Ivan Malfeliĉulo li aperigis multajn artikolojn en la Esperanto-gazetaro.[mankas fonto]

Dum kelkaj jaroj ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikoletojn kaj artikolojn sub titolo Esperanto-Enciklopedio. Tiu ĉi laboraĵo fariĝis la kerno de Enciklopedio de Esperanto (Budapest 1933) kaj pro siaj meritoj li ricevis la titolon iniciatinto-ĉefredaktoro.

Post lia morto pastro K. M. Kolobaŝkin okazigis diservojn en Esperanto je lia rememoro en la preĝejo de Lomigory (6-an de novembro, 11-an de novembro, 1-an de decembro).

Originalaj verkoj[redakti | redakti fonton]

1993 estis lanĉita sine de la eldonejo Pro Esperanto projekto de eldonado de plena verkaro de Ŝirjaev. Ĝis nun aperis tri volumoj: La dormanta grafino (noveloj), La nova vivo (romano) kaj Sen titolo (romano). La kvara kaj lasta volumo kun rakontoj estas en preparo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj tradukoj restis kiel manuskriptoj en lia tirkesto, nun eble perditaj aŭ ie deponitaj:[mankas fonto]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Heroldo de Esperanto, n-ro 48 (753), 1933, nekrologo (mencias la tradukojn de Dostojevski, Tolstoj, Orbuŝulo), kies manuskriptoj restis en lia tirkesto)
  • Enciklopedio de Esperanto, p. 533-544 (ripetas informon pri liaj tradukoj)
  • Sen Titolo, Vieno 1995, postparolo p. 307-333 donas multajn informojn pri liaj vivo kaj verko