La Lumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lumo estis la revuo de la kebekia esperantista movado en la komenco de la 20-a jarcento, precize inter 1902 kaj 1904. Post 1960 la periodaĵo de Kanada Esperanto-Asocio same nomiĝis "La Lumo".

Unua periodo (1902-1904)[redakti | redakti fonton]

La administrantoj de tiu revuo plektis grandan reton en la mondo; ĉirkaŭ 1710 legantoj en 1902 kaj 1730 en 1903 ricevis La Lumo-n, el kiuj Théophile Cart, Carlo Bourlet, Émile Boirac, Gaston Moch, Louis de Beaufront, Charles Lemaire, Hector Hodler kaj L.L. Zamenhof. En la novembra numero de 1902, oni ekscias ke la montrealaj esperantistaj sendis al L.L. Zamenhof fonografon por koni la veran prononcon, ĉar ili lernis esperanton per libroj. Tial, oni eksciis ke la pastro F. X. Solis renkontis al Maskuto, ruson kiu vizitis lin kaj kun kiu li parolis la lingvon la unuan fojon.

Dua periodo (1960-)[redakti | redakti fonton]

En 1960 Kanada Esperanto-Asocio reprenis la pioniran nomon por sia oficiala organo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]