Charles Lemaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Charles Lemaire
esplor-vojaĝisto
esplor-vojaĝisto
Personaj informoj
Naskiĝo 26-an de marto 1863 (1863-03-26)
Morto 21-an de januaro 1926 (1926-01-21) (62-jara)
Lingvokapablo Esperanto, franca lingvo, Ido
v  d  r
Information icon.svg

Charles François Alexandre LEMAIRE (naskiĝis la 26-an de marto 1863 en Cuesmes, mortis la 21-an de januaro 1926) estis oficiro kaj esplor-vojaĝisto en Meza Afriko, cetere unua direktoro de la Belga Kolonia Altlernejo. Li estis Esperanto-pioniro en Belgio.

Li verkis la dulingvan libron Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale, eldonita en 1906 de la belga presisto (kaj Esperanto-aktivulo) Antoon Jozef Witteryck.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Charles Lemaire naskiĝis en Cuesmes, tiam mizera vilaĝo de karboministoj en la valona parto de Belgio. Jam frue li perdis siajn gepatrojn kaj devis travivi malfacilajn cirkonstancojn. Lia inteligento tamen altiris la atenton de iu instruisto, kiu zorgis, ke la knabo poste povis transiri al la mezgrada lernejo, kie li atingis tre bonajn studrezultojn. La sola serioza karierebleco por la malriĉa junulo estis la armeo. Li iĝis vicleŭtenanto en 1883 post sukcesaj studoj en la Armea Altlernejo. Jam tie montriĝis liaj grandaj interesoj pri matematiko, kartografio, geografio, termezurado kaj meteologio. Lin vokis foraj horizontoj. Kaj unu el la bonaj eblecoj estis disponigi sin por kariero en la Kongo-ŝtato, kiun la belga reĝo Leopoldo la 2-a estis establinta en meza Afriko.

Tasko en la Kristal-montaro[redakti | redakti fonton]

En novembro 1889 Lemaire veturis la unuan fojon al tiu Kongo-ŝtato. Lia tasko estis trovi pli konvenan vojon trans la montaro inter Matadi (la lasta atingebla loko ĉe la Kongo-enfluejo) kaj la fora Stanley-lago, de kie la Kongo-riverego estas navigebla. Oni nuntempe povas apenaŭ imagi la vojaĝcirkonstancojn en la tiama Kongo. La interno de la lando ja havas abundon da navigeblaj riveroj, sed la majesta Kongo-rivero, pasante tra la Kristal-montaro, atingas la oceanon per sinsekvo de 32 akvofaloj. Por atingi la landinternon, ĉiu novalveninto, eĉ karavano, devis piede marŝi de Matadi ĝis Kinŝaso laŭ pli ol 400 km da vojetoj, kiuj kondukis de unu vilaĝo al alia; kaj ĉiu bagaĝo devis esti portata tra tiu distanco fare de skipoj da portistoj, kiuj estis pretaj fari tion kontraŭ pago (feliĉe ili neniam mankis, sed la disciplino estis alia faktoro). Ankaŭ ĉiaj motoroj kaj aliaj pecoj por finkonstrui ŝipojn en la landinterno devis esti portataj surdorse aŭ surkape, ĉar neniu el la kutimaj ŝarĝbestoj, eĉ ne azenoj, konvenas por tiu klimato, kaj cetere ne ekzistis konvenaj vojoj. Montriĝis do absolute necesaj iu pli konvena vojo, kelkaj survojaj ripozejoj kaj gastejoj, garantieblaj skipoj da portistoj kaj survoja sekureco.

Danke al sia bona scio pri termezurado kaj sia kapablo konvinki la homojn al laboro kaj al kunlaborado, Lemaire sukcesis en malpli ol unu jaro instali la bezonatan pli praktikan vojon trans la montaro kaj iom reguli la funkciadon de la transportoj kaj vojaĝoj.[1]

La juna distriktkomisaro[redakti | redakti fonton]

Lia bona rezulto ne restis nerimarkita. En 1890 la 27-jara Lemaire jam akiris la rolon de komisaro de la administra distrikto Equateur (Ekvatoro), teritorio 12 fojojn pli granda ol Belgio. Tial li iris instali sin en Equateurville (loko poste nomita Coquilhatville, nun Mbandaka), apud la enfluejo de la rivero Ubangi, ĝuste sur la ekvatoro. Pro sia juna oficira ambicio li regis tie per fera mano, konduto pri kiu li poste hontis.

La jam frua intereso de Lemaire pri lingvoj kaj la konscio ke la lokaj eŭropanoj (inter kiuj la plejpartaj ne estis belgoj) bezonis kompreni la indiĝenajn lingvojn, instigis lin redakti vortaron de la plej ĝeneralaj frazoj. Li povis kolekti tiajn frazojn en ses gravaj indiĝenaj lingvoj (inter kiuj la lingala kaj la svahila kaj la franca kaj angla. Post sia reveno al Belgio li eldonis tiun frazaron en formo de kajero, kiu havis grandan sukceson kaj famigis lin. Dum jardekoj ĝi estis reeldonita kaj mirinde servis por ĉiuj novuloj en la Kongo-ŝtato kaj en la posta Belga Kongo.

Iun tagon Lemaire intervenis en kverelo. Kuglo trafis lin en la kruron. En la tiama Kongo-ŝtato eŭropaj kuracistoj apenaŭ ekzistis; kaj la sola hospitalo troviĝis en Boma apud la oceano. Suferante pro la vundita kruro, li devis ŝipe atingi Kinŝason kaj de tie, laŭ la vojo de li konstruita, kriple atingi Matadi kaj poste Boma. Tie li estis operaciita kaj devis longan tempon resti en la hospitalo. Per tio finiĝis en la fino de 1894 lia unua restado en Afriko.[1]

Aktiva en la hejmlando[redakti | redakti fonton]

La operaciita kruro longe malhelpis Lemaire repreni gravan laboron en Afriko. Sed oni bezonis liajn sciojn pri la geografio de la montaro inter Matadi kaj Kinŝaso, ĉar Stanley estis konvinkinta Leopoldon 2an konstruigi fervojan linion inter la du urboj, nepre necesan por povi pli facile atingi la landinternon. Tial Lemaire akompanis dum kelkaj monatoj en 1894-1895 la konstruantojn al la koncerna regiono por tie per siaj konsiloj kontribui al tiu grandega laboro. Sed la ceteran tempon en Belgio li bone uzis por socia laboro por malsanaj infanoj, planado de ripozejo por revenantaj Kongo-ŝtatfunkciuloj, k.a.

En 1897 la Tutmonda Ekspozicio estis en Bruselo, kaj Lemaire iĝis la ĝenerala sekretario de la organiza komitato. Leopoldo 2a volis kapti la okazon por montri sian Kongon al la kritikema publiko. Aparta pavilono pri Kongo estis konstruita en Tervuren (15 km ekster Bruselo) montrante la civilizan laboron kaj la naturajn riĉaĵojn de tiu lando. Eĉ kompleta vilaĝo kun ĉ. 300 konganoj (inter kiuj ankaŭ pigmeoj) estis en la ekspozicio. Lemaire ricevis la taskon venigi tiujn homojn al Belgio, kaj li bone sukcesis en tio. Kun ĉagreno li tamen devis konstati, ke multaj inter ili tre malbone toleras la okcident-eŭropan klimaton, eĉ meze de la somero, kaj ke nostalgio estas por ili terura fenomeno.

Lia ekspozicia preparlaboro estis apenaŭ finiĝanta, kiam Leopoldo komisiis al li alian taskon: prepari la vojaĝon de skipo de esploristoj, kiu sub la gvido de Adrien de Gerlache vojaĝos al Antarkto per la ŝipo Belgica. Ankaŭ tiun taskon li sukcese plenumis. Kaj la reĝo ne lasis lin trankvila, ĉar li bredis ambician planon: trovi pli facilan vojon al la suda parto de la Kongo-ŝtato el orienta Afriko. La planita esplorekspedicio devus pasi de la buŝo de Zambezio en Portugala Afriko (la nuna Mozambiko) tra la de Britio postulitaj teritorioj, atingi la Tanganjika-lagon, de tie direkti sin al Katango (suda Kongo) kaj poste tra la lando atingi la okcidentan marbordon. En la preparado de tiu ekspedicio, kiu pasus tra portugala kolonio poste tra brita, tra la teritorioj de tiom da afrikaj popoloj kun ties diversaj lingvoj, la lingvosentema Lemaire iun tagon eksciis ion pri iu facila internacia lingvo, kiu tiam estis propagandata en Francio. Li mendis lernolibron, tuj trastudis ĝin kaj entuziasmis pri la ideo.

Letero en la unua vespero[redakti | redakti fonton]

En 1897 Lemaire hazarde eksciis pri iu internacia lingvo, rapide lernebla el franca broŝuro de iu de Beaufront. Li trastudis ĝin en unu posttagmezo kaj vespere jam skribis en Esperanto al de Beaufront. La baldaŭan respondon li tute komprenis, kio konvinkis lin pri la valoro de Esperanto. Li komunikis sian entuziasmon al anoj de Cercle Polyglotte ("multlingva rondo"), kies estrarano li estis, kaj en decembro 1897 prelegis al ili pri tiu mirinda Esperanto. Estante unu el la administrantoj de nova liberala ĵurnalo Brusela, Le Petit Bleu, Lemaire povis konvinki la redakcion publikigi lian prelegon. Ĝi aperis en ok sinsekvaj eroj, de 17 dec. 1897 ĝis 1 jan. 1898, kaj poste ankaŭ kiel libreto: L'Espéranto, solution triomphante du probléme de la langue universele ("Esperanto, triumfanta solvo de la problemo de la universala lingvo"). Li konvinkis influajn riĉulojn, i.a. Solvav kaj Lambert, finance kontribui por distribui la libreton al universitatoj, bibliotekoj k.a. Poste li atingis ke Petit Bleu aperigu ĉiusemajne tekston paralele en E-o kaj la franca. Kiam en aprilo 1898 li (nun kapitano) kun kvar akompanantoj forvojaĝis al Afriko, li lasis en Belgio ĝermantan Esperanto-movadon.[2]

Afrika ekspedicio: rezultoj[redakti | redakti fonton]

Sed jam en aprilo 1898 Lemaire devis forvojaĝi al Afriko por trakontinenta esplorvojaĝo. 500 tagojn post la elŝipiĝo ĉe la orient-afrika marbordo en Mozambiko la 25-an de majo 1898 la ekspedicio atingis la okcident-afrikan bordon. Ĝi estis perdinta tri el la kvin anoj survoje. Ili estis trairintaj 3000 km, la plejparton piede. De centoj da lokoj Lemaire nun posedis la mezurojn de la temperaturo kaj de la ekzakta geografia situo, kaj nociojn pri la ĝenerala stato de la vegetaĵaro. Li estis ekzakte difininta kie estas la limoj inter la riverbaseno de Zambezio kaj tiu de Kongo-rivero (nomata Lualaba en sia supera parto). La scio pri tiu limo inter la du basenoj estis vere grava, ĉar tiu geografia linio iĝus laŭkonsente la landlimo inter la Kongo-ŝtato kaj la brita Rodezio.

Ree en la hejmlando[redakti | redakti fonton]

Reveninte en Eŭropon en 1900 Lemaire uzis sian tempon por redakti siajn raportojn, prelegi en universitatoj kaj sciencaj asocioj, montri per diapozitivoj la plej interesajn fotojn de siaj vojaĝoj, verki librojn k.a. Li krome disponigis multan tempon al la revigligo de la iom dormanta nacia Esperanto-movado, organizante prelegojn de eksterlandaj vizitantoj, pledante ĉe altrangaj amikoj, akirante organizi propagandon en gravaj ekspozicioj k.a.; krome li lanĉis je propraj iniciato kaj kostoj la revuon Belga Sonorilo.

Sed Leopoldo 2a jam bezonis lin por plia ekspedicio. Ĝia celo estis prezentata kiel studado de etnologiaĵoj, bestoj kaj plantoj de nord-orienta Kongo; sed la vera celo estis la aktiva ekzistado de Kongo-ŝtataj funkciuloj en iu kontestita parto de la teritorio, nome Bahr-el-Ghazal.

La norda ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Fine de 1902 Lemaire forvojaĝis kun pluraj belgaj funkciuloj al Bahrel-Ghazal. Tie li faris tre interesajn observojn, pri kiuj cetere atestas la bildoj, kiujn li montris dum sia prelego en la Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo en 1906: la belaj Azande-virinoj, sed ankaŭ la Azande-princo kies du manoj estis forhakitaj ĉar li estis aŭdacinta tuŝi la edzinojn de sia patro.[3]

Post pli ol trijara restado en tiu regiono, speciale en la enklavo de Lado, en la komenco de 1906 la ekspedicio revenis en Belgion, veturinte sur Nilo tra Sudano kaj Egipto. Denove estis la tempo por raportoj, prelegoj kaj Esperanto-aktivado.

El tiu tempo devenas lia, por tiu periodo skua frazo: "... negroj estas homoj posedantaj plene la proprecojn de la homaro, sekve ĝiajn rajtojn, ĝiajn devojn." Kaj alia "Mia vojaxgo firmigis por ĉiam mian konvinkon, laŭ kiu oni devas agi kun la nigrulo ne kiel oni agas kun besto sed kun homo."[3]

La neokazinta ekspedicio[redakti | redakti fonton]

Artikolo en franclingva taggazeto pri konferenco de Charles Lemaire en Antverpeno proksimume en la jaro 1910 (vidu ankaŭ Claudius Colas).

Sed jam vokis lin nova ekspedicio, kiu forvojaĝus en januaro 1907: denove al tiu kontestata parto de la lando (speciale al Lado-enklavo) por garantii tie la supozitajn rajtojn de Leopoldo 2a, kiu deziris ke la Kongo-ŝtato (baldaŭ cedota de li al la Belga ŝtato) havu pasejon al Nilo. Tamen intertempe la diplomatio serĉis aliajn vojojn, kiuj kondukis al interparolado en Londono inter reprezentantoj de la Kongo-ŝtato, de Francio kaj de Britio. La monda opinio tiam estis forte kontraŭ-Leopolda. La bildoj (ne nur tiuj de Lemaire) de la forhakitaj manoj, la asertoj pri kruelaĵoj fare de la funkciuloj, la Casement-raporto pri la neglektoj levi la vivkondiĉojn de la indiĝenaj popoloj en tiu privata ŝtato de la belga reĝo, skandallibroj aperintaj en Usono, k.a., kvazaŭ komplete malebligis konsenton pri tiu avido de Leopoldo 2a al atingo de Nilo. Iu diplomatia solvo evitis kompletan rifuzon, sed la rezulto estis kvazaŭ nula por la belga reĝo. Kiam Leopoldo 2a eksciis pri sia malvenko, li ekhavis unu el tiuj paranojaj koleroj, kiuj karakterizis lian altan aĝon. Li maldungis aŭ malgradigis siajn reprezentantojn, kaj li deziris discipline puni ĉiujn kiuj iamaniere estis kaŭzintaj la malvenkon. Neeviteble Lemaire estis unu inter ili. La ekspedicio estis nuligita du tagojn antaŭ la planita forvojaĝo. Krome aperis neatendite iu ĝis tiam nekonata raporto, en kiu Lemaire estis akuzita pri malrespekto de la armeaj reguloj. En tiuj cirkonstancoj la nur 44-jara Lemaire petis sian pensiiĝon, turnis sian dorson al la intrigoj de la reĝo kaj retiriĝis en farmbieno en la regiono de Spa. La pensia stato nun ebligis al li disponi pri abundo da libera tempo por studi, verki librojn, okupi sin pri lingvoj, k.a. En la komenco li ankoraŭ skribis multajn gazetartikolojn pri Kongo; poste ne plu. Influite de kelkaj francaj Esperanto-aktivuloj li lasis sin konvinki pri kontribui al transformado de la lingvo al alia formo, io kio en la fino de 1907 kondukis al la Ido-skismo, en kiun li ankaŭ englutiĝis. Poste li volis propagandi tiun transformitan lingvon, preferante nomi ĝin Ilo, sed baldaŭ konstatis ke tiu transformiĝo-movado kondukis en sakstraton. La rezulto estis ke li komplete izoliĝis de ĉiu ajn movado por internacia lingvo.[1]

Rehabilitiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la mondmilito la belga registaro fine (1919) volis realigi tion, kion ĝi jam intencis kiam ĝi transprenis en 1908 la Kongo-ŝtaton de Leopoldo 2-a, kaj por kio Lemaire daŭre estis pledinta: krei kolonian altlernejon universitatnivelan por tie serioze prepari la homojn kiuj iros administri en la Belga Kongo. Por gvidi tian lernejon oni bezonis homon kun grandaj spertoj kaj scioj kaj kun notinda kariero en Afriko. Neniu pli bone meritis tiun funkcion ol la tiam 57-jara Lemaire. En tiu altlernejo li mem instruis du fakojn: kartografion, pri kio li havis grandajn sciojn, kaj deontologion, fako kiu laŭ li estis ege necesa por ke la novaj administrantoj sciu, kiel ili devas honeste kaj homame konduti en la kolonio. En 1923 inaŭguriĝis la novaj konstruaĵoj (kiuj ankoraŭ ekzistas, nun kiel parto de la universitato, kaj estas destinitaj por la evolulandoj). Lemaire estis respektata kaj ŝatata direktoro, vera patro por siaj studentoj. La nova tasko postulis ĉiun lian energion kaj lian tempon malprofite al lia sanstato. Ne plu estis tempo por filozofio, por libroverkado, por ideoj pri internacia lingvo ... Lia vivo finiĝis iom neatendite nokte el la 20-a je la 21-a de januaro 1926.

Esperanto kaj postvivo[redakti | redakti fonton]

Lia dekjara (kvankam multe interrompita) propagando por la ideo de internacia lingvo ankaŭ estis pionira, speciale en Belgio, sed ĝi finiĝis en direkto de la Ido-skismo kaj en kompleta seniluziiĝo. Dum ĝenerala kunsido de Belga Ligo Esperantista (BLE) (Bruselo, 20a de septembro 1908) li formale eksiĝis kiel prezidanto de BLE kaj forlasis la Esperanto-movadon.[4][5]

En 1898 la esploristo Adrien de Gerlache kun sia ŝipo Belgica sukcesis kiel unua traveturi kanalon en Antarkto, kaj honore al Lemaire nomis ĝin la Lemaire-markolo.

Lia naskiĝvilaĝo Cuesmes honoris lin en 1937 per bareliefo kaj per stratnomo. Zamenhof nomis lin "la vera patro de Esperanto en Belgio". Okaze de la centjariĝo de Esperanto en Belgio (decembro 1997) lia persono estis memorita en kelkaj gazetoj.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lemaire verkis pri siaj spertoj kiel esploristo plurajn librojn, nun malfacile konsulteblajn. Parto estas en la kolekto de la Reĝa Biblioteko de Belgio en Bruselo (B), parto iom post iom estas ciferecigita kaj trovebla per la serĉilo de Europeana (E) aŭ Google Books (G). Jen (nekompleta) superrigardo:

  • Africaines - Contribution à l'histoire de la femme en Afrique (co-auteur Gustave Dryepondt) (B)
  • 1894 Congo - Vocabulaire pratique français-anglais-zanzibarite(swahili)-fiote-kibangi... (B)
  • 1894 Congo et Belgique (à propos de l'Exposition d'Anvers) (E)
  • 1895 Au Congo: comment les noirs travaillent (E)
  • 1897 Voyage au Congo (E)
  • 1898 L'Esperanto (G)
  • 1901 Mission scientifique du Ka-Tanga (3 vol.) (E)
  • 1902 The sources of the Congo: Liverpool: Tinling (Bibliotheksverbund Bayern)
  • 1902 Mission scientifique du Ka-Tanga : Journal de route section Moliro, M'pwéto, Ka-Béça, Lofoï, Chutes Ki-Oubo. Préface d'Elisée Reclus. tableaŭ, aquarelles et dessins de Leon Dardenne. photographies de Franz Michel. Bruxelles: Wessenbruch (Bibliotheksservice - Zentrum Baden - Württemberg)
  • 1906 Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale
  • 1914 Pour le barrage de la Hoëgne (Spa?) (B)
  • 1921 Au Congo: pour lutter contre la vie chère par l'utilisation des ressources indigènes (B)[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/05, paĝo 28: Antaŭ cent jaroj verkita de Wim M.A. De Smet.
  2. 2,0 2,1 Esperantobeweging 100 jaar in ons land (nederlande). Alirita 2013-07-25.
  3. 3,0 3,1 LEMAIRE, Charles. (1906) Tra Mez-Afriko - A Travers l'Afrique centrale (france esperante). Bruĝo: A. J. Witteryck, p. 86.
  4. Belga Esperantisto, julio 1909, p. 198 (raporto de la kunsido voĉlegita dum la unua Belga Esperanto-Kongreso en Verviers, 27-28 junio 1909).
  5. Charles Lemaire. Alirita 2013-07-25.
  6. Charles Lemaire (esperante). Alirita 2013-07-25.