Europeana
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Europeana estas la projekto de la Eŭropa Unio oficiale lanĉita la 20-an de novembro 2008 kiel eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo.
Ĝi estas alirebla en oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kaj prezentas ĉirkaŭ ses milionojn da objektoj en elektronika formo: librojn, dokumentojn, fotojn, pentraĵojn, filmojn kaj sonregistraĵojn el la plej grandaj eŭropaj kolektoj.
Slogano de la projekto estas Europeana = pensi pri la kulturo.
La objektoj de Europeana[redakti | redakti fonton]
- bildoj - pentraĵoj, desegnoj, mapoj, fotoj, fotoj de muzeaj objektoj
- tekstoj - libroj, gazetoj, leteroj, taglibroj, arkivaj dokumentoj
- sonoj - muziko kaj parolo el fonografoj, sonbendoj, diskoj kaj radio-elsendoj
- videoj - filmoj, aktualaĵoj, televidaj elsendoj
La objektoj devenas el muzeoj, galerioj, bibliotekoj, arkivoj kaj aŭdo-vidaj kolektoj.
Europeana entenas parton en Esperanto, per la partopreno de la Bitoteko[1] de Hispana Esperanto-Federacio.