Diapozitivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diapozitivo (aŭ lumbildo) estas projekciebla bildo sur travidebla materialo, kiu montras la naturajn kolorojn kaj ne, kiel ĉe negativfilmo, la inversajn kolorojn. Ĉe ordinara kemia fotado ekestas negativaj bildoj, kies koloroj estas inversigitaj (blanka ↔ nigra, ruĝa ↔ verda, ktp.). Ekzistas du manieroj por produkti diapozitivon:

  • Inversigo de negativa filmo per projekciado al alia filmo kaj dua rivelado (dufoja inversigo, same kiel ĉe foto-papero);
  • Uzo de inversiga filmo, kiu tuj produktas pozitivan bildon; inversigaj filmoj kaj ilia rivelado estas pli kompleksaj ol negativaj filmoj.

Por projekcii moviĝantajn filmojn aŭ fiksajn seriojn de rigidscena filmo oni aranĝas la diapozitivojn sur filma bendo. Por povi libere kombini bildojn por projekciado oni muntas unuopajn bildojn en kadron, kiu ebligas facilan, eĉ aŭtomatan enŝovon en taŭgan diaprojekciilon.

La prefikso "dia" venas el la helena lingvo kaj signifas "tra", pro la trairo de la lumo ĉe projekciado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]