Diafilmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
hungaraj diafilmoj

Diafilmo estas rigidscena filmo diapozitiva, kiun oni uzas por projekciado de historietoj, ĉefe por infanoj. Tipa amplekso estas 20 ĝis 40 bildoj (scenoj). La filmon akompanas presita teksto, laŭtlegata dum projekciado. Turno de butono aperigas la sekvan scenon.

La diafilmoj estis tre popularaj en la orienta socialisma bloko. Oni uzis la diafilmojn per diafilmaj projekciiloj, kiuj aperigis la bildojn sur blanka surfaco, muro.

Ili pozitive influas la gepatran-infanan rilaton, ĉar aperas iometa personeco dum rakontado de la filmo. La generinto devas atenti pri la infano dum projekciado, fabelado, respondi al la demandoj.

Diafilmo en Hungario[redakti | redakti fonton]

Oni fondis en 1954 la firmaon Magyar Diafilmgyártó Vállalat (Hungara Diafilmprodukta Entrepreno), kiu en sia ora epoko (1960-aj, 1970-aj jaroj) produktis plur-centmil filmojn. La debito malpliiĝis ekde la 1980-aj jaroj post apero de televidiloj, videooj, sed la entrepeno daŭre funkciis. Ekde 2002 la debito kreskis kaj oni jam vendas jare ĉ. 100.000 filmrulaĵon. Oni surfilmigis ĉefe en Hungario klasikajn fabelojn, historietojn; ilin desegnis renomaj grafikistoj. Aperis ankaŭ instruaj filmoj pri trafiko, devigaj legolibroj. Ĝi havas nun nostalgian renaskiĝon en Hungario.

La projekciilojn pli frue liveris Rusio (Sovetunio) kaj produktis eĉ en Hungario. Ĝis 2004 la liverantaj firmaoj jam kolapsis, sed en 2004 pro la kreskanta debito oni denove ekproduktis projekciilojn en Hungario (vendis 5000 ekzemplerojn en 2004 en Hungario). Aperis sur la merkato ankaŭ produktoj el Ĉinio.

Lingva rimarkigo[redakti | redakti fonton]

La novismo diafilmo venas de la rusa vorto диафильм, hungare diafilm, ĝi ne estas analizebla kiel "dia filmo". Eble estus pli bone uzi tradician esperantan vorton, ekzemple "rigidscena filmo" aŭ "senmova filmo", ĉar en aliaj lingvoj similaj vortoj signifas simple diapozitivan filmoninversigan filmon, do rilatas nur al la tekniko, neniel al la fakto, ke la bildoj formas koheran historion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]