Plena verkaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Plena verkaro korespondas al la latina lokucio Opera omnia kaj referencas al la amplekso de la verkoj de iu aŭtoro.

Ekzemple: «De la plena verkaro de Aristotelo oni dedukas ke li reĵetas la teorion de la ideoj de Platono.»

Ĝenerale, laŭsenca malpli abstrkta, tiu esprimo aludas al unika eldono de volumoj, aŭ muzikajzoj ktp, kiu kolektas la tutecon de la verkoj de determinita verkisto, filozofo, romanisto, poeto, muzikisto.

Posedi la plenan verkaron de aŭtoro, signifas ankaŭ posedi la tuton de la verkoj, ankaŭ en eldonoj aŭ formatoj malsamaj. [1]]. Ekzemploj: plena verkaro de Tomaso de Akvino, plena verkaro de Galilejo

Kutime la plena verkaro de aŭtoro estas akompanta de notoj, biografiaj skizoj, enkonduko kaj kritikaj informoj.

Evidente, plena verkaro ne identiĝas kun antologio kiu entenas nur selektitajn erojn de la verkoj de iu aŭtoro, krom en la japana, kie «全集» («ぜんしゅう», zenshū) signifas literale «plenan verkaron» sed povas ankaŭ celi antologiojn. Ekzemple, la serio «nihon bungaku zenshū» («zenshū de la japana literaturo») eldonita de la fama verkisto Ikezawa Natsuki ne temas pri serio kiu publikigus ĉion verkitan en la japana memkompreneble, sed pri vera antologio[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anne Bayard-Sakai, «Lire et écrire le Genji aujourd'hui», Médiévales 72/1 (2017), legu rete; COI:10.4000/medievales.8111, p. 145.