Ĉefverko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Davido, skulptaĵo realigata de la itala Mikelanĝelo komence de la 16a jarcento, estas ĉefverko de la skulptaro de la Renesanco.
La Gioconda, de Leonardo da Vinci, 1503–1506.

Nuntempe, tiu termino, same kiel majstroverko, estas kutime uzata por iu ajn arta verko konsiderita mirindega, nome por raporti pri la plibonkvalita aŭ aprezata verko de artisto. Ekzemple, la filmo Raŝomon estas ĉefverko de Akira Kurosawa. Aliaj ekzemploj: Atlas Shrugged de Ayn Rand, Davido de Mikelanĝelo, La Mastro de l' Ringoj de J. R. R. Tolkien

Majstraĵo estas ofta esprimo en la kampo de arto kaj literaturo, kiu poste emfazas la integrecon de verko, kiel rezulto de la kompleta kontrolo de la artisto al ĝi, ofte kune kun eksterordinara imago. Ĝenerale, la frazo estas uzata por indiki eksterordinaran verkon, aŭ la plej gravan aŭ perfektan verkon de la kreinto, kiun ĉiuj rekonas je ĝia plej alta nivelo.

Originale, la termino ĉefverko (france chef d'œuvre) raportiĝis pri verko, arta objekto aŭ fabrikaĵo, estigita de metilernanta manartisto kiu aspiris kaj intencus ascendi al pozicio de majstro (Maître de guilde) en sia korporacio, kaj tiel esti akceptita en la eŭropan gildon kiel sperta artisto. La termino ekhavis novan signifon fine de la 18a jarcento, periodo karakterizita de la starigo de multaj muzeoj, inkluzive de la Luvro-Muzeo en 1793.

La kriterioj por difini majstraĵon kiel tia dependas de multaj faktoroj, kiel la kvalito de la verko, estetiko, profundo, originaleco, sofistikeco, pionira novigado, bonega inspiro, kreemo kaj kulturo. Tiel, ekzemple, mutaj filmoj konsiderataj majstroverkoj de spertuloj ne ricevas tian agnoskon de la ĝenerala publiko, kiu atestas la plej novajn specialajn efektojn.

Famaj ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]