Atlas Shrugged
''Atlas Shrugged'' | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ayn Rand |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1957 |
Eldoninto | Random House |
Eldonejo | Random House |
Trajtoj | |
Paĝoj | 1168 (unua eldono) |
Atlas Shrugged (Esperantigite Atlaso Ŝultrolevis aǔ La Ribelo de Atlaso) estas anglalingva romano de Ayn Rand. Ĝi estis eldonita en 1957. Ĝi estis la kvara kaj lasta romano de Rand, kaj ankaŭ ŝia plej longa romano, kaj tiu kiun ŝi konsideris ĉefverko en la fako de fikcia verkaro.[1] Atlas Shrugged inkludas elementojn de scienc-fikcio,[2] mistero, kaj romantismeca novelo, kaj ĝi enhavas la plej etendan asertaron de la aŭtorino pri Objektivismo en ŝiaj fikciaj verkoj. Neniu estis tradukinta la romanon al Esperanto jam.
La libro figuras malutopian Usonon, kie multaj el la plej elstaraj kaj sukcesaj industriistoj forlasas siajn laborojn kaj la nacion, kiel respondo al agresaj ŝtataj reguloj. La rezulto estas la malsukcesego de la plej gravaj industrioj. La titolo referencas al Atlaso, titano kiun Rand priskribis en la romano kiel "la giganto kiu tenas la mondon sur siaj ŝultroj".
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Rand, Ayn. (1997) Journals of Ayn Rand. New York: Dutton. ISBN 0-525-94370-6. OCLC 36566117.
- ↑ Gladstein, Mimi. (1999) The New Ayn Rand Companion. Westport: Greenwood Press. ISBN 0-313-30321-5.