Saltu al enhavo

Davido de Mikelanĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri skulptaĵo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Davido (apartigilo).
Davido de Mikelanĝelo en la Galerio de la Akademio de Belartoj de Florenco

Davido estas ĉefverko de skulptarto de la Renesanco kreita inter 1501 kaj 1504, fare de la itala artisto Mikelanĝelo. Ĝi estas 5,17 m alta[1] marmora statuo de stara nuda juna viro.

La statuo reprezentas la biblian heroon Davido, favora temo en la arto de la urbo Florenco.[2] Origine mendita kiel unu ero de serio de statuoj de profetoj situontaj laŭlonge de la tegmenta bordo de la orienta pinto de la Katedralo de Florenco, la statuo estis anstataŭe situigita sur publika placo, antaŭ la Palazzo della Signoria, nome sidejo de la urba registaro de Florenco, kie ĝi estis inaŭgurita la 8-an de septembro 1504.

Kopio de la statuo stare en la originala loko de la Davido, antaŭ la Palazzo Vecchio en Florenco

Pro la naturo de la heroo reprezentita (surpriza ŝajne malforta mortiginto de terura giganto), ĝi tuje iĝis simbolo de la defendo de civilaj liberecoj de la Respubliko Florenco, tiame sendependa urboŝtato minacita ĉirkaŭe de ŝajne pli povaj rivalaj ŝtatoj kaj de la hegemonio de la familio de la Mediĉoj. La okuloj de Davido, per averta mieno, direktas sin al Romo.[3] La statuo estis movita al la Galerio de la Akademio de Belartoj de Florenco en 1873, kaj poste anstataŭita en la origina loko de kopio.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La skulptaĵo prezentas la biblian Davidon en la momento kiam, kun la ŝtonĵetilo jam ŝarĝita kaj la rimeno ankoraŭ sur sia ŝultro, li pretas ekbatali kontraŭ la giganto Goliato (1-a libro de Samuel, verso 17). La korpo de Davido aperas en ŝajne malstreĉita pozicio. La batalema streĉo tamen estas evidenta en la elstaraj vejnoj de la dekstra mano, kiu tenas la ĵetotan kuglon, sed ĉefe en la kolo kaj vizaĝo: en la streĉitaj tendenoj de la kolo, la streĉitaj lipoj kaj naztruoj, la sulkiĝinta frunto. La rigardo de Davido estas direktita al punkto en la distanco.

La bildigo de Michelangelo diferencas de pli fruaj florencaj renesancaj versioj per tio, ke ĝi montras Davidon "antaŭ" la batalo kontraŭ la giganto. La skulptistoj Donatello kaj Verrocchio kaj la pentristo Andrea del Castagno[4] prezentas la junan heroon kun la detranĉita kapo de Goliato. Mikelanĝelo, aliflanke, ne direktas la atenton de la spektanto al la jam decidita venko, sed al la preteco pri la baldaŭa batalo.

Demalantaŭe
La kapo kaj vizaĝo
La dekstra mano
la skulptaĵo estas elstara urba simbolo - ĝi ankaŭ estis la emblemo de la UK 2006

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La alto de tiu Davido estis misregistrita kaj la eraro pluis tra multaj arthistoriaj publikaĵoj. La preciza alto esti determinita nur en 1998–1999 kiam teamo el Stanford Universitato venis al Florenco por klopodi projekton pri digitalaj bildoj per fotado de skulptaĵoj de Mikelanĝelo kaj trovis, ke la skulptaĵo estis pli alta ol tio indikita de la fontoj. Vidu [1] kaj [2]
  2. Vidu ekzemple du versiojn de Donatello; bronzan version de Verrocchio; pentraĵon de Domenico Ghirlandaio; kaj bronzaĵon de Bartolomeo Bellano.
  3. Tiu teorio estis unuafoje proponita de Saul Levine "The Location of Michelangelo's David: The Meeting of January 25, 1504, The Art Bulletin 56 (1974): 31–49. Vidu ankaŭ J. Huston McCulloch, David: A New Perspective Arkivigite je 2012-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, (2007) alirita 13-02-2010
  4. Andrea del Castagno: Davido kun la kapo de Goliato, en la vikimedia komunejo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]